Fariba Nuri Maĝd

El Vikipedio

(Alidirektita el Fariba NURI MAĜD)
Saltu al: navigado, serĉo

Fariba NURI MAĜD estas irana esperantistino naskigita en 1967. Lernis Esperanton ĉe Aref Azari. Ŝi aktivadis en IREJO kaj dum 3 jaroj estis ĝia vicprezidanto. En 1998 partoprenis en CSEH-seminario en Den Hag ĉe IEI kaj pasigis la seminariojn A kaj B.

En 2001 ŝi akiris ŝtatan permesilon eldoni dulingvan revuon en la persa kaj Esperanto sub la nomo: Payam-e Sabzandishan (IRANA ESPERANTISTO). Ŝi estas ĉefrespondeculino de la revuo Irana Esperantisto. Ŝi estas UEA fakdelegito ekde 1997 en Tehrano.


Biografio
Ĉi tiu artikolo pri "Fariba Nuri Maĝd" ankoraŭ estas ĝermo pri biografio de esperantisto. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la ligo redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.