Faringalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apikalo
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velaro
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.

[Helpon!]
[Redaktu]

Faringalo (aŭ faringa konsonanto aŭ pleonasme faringala konsonanto) estas speco de konsonanto artikulaciata per la radiko de la lango kontraŭ la faringo.

Transskribado[redakti | redakti fonton]

Faringalaj konsonantoj identigitaj en la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA) estas:


IFA Priskribo Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
Xsampa-qmarkslash.png faringala alproksimanto Miŝnaa hebrea עין [ˈʕaː.jin̪] la litero ʿáyin
Xsampa-Xslash.png senvoĉa faringala frikativo Miŝnaa hebrea חית [ħeːθ] la litero ḥêṯ


  • Oni opinias ke faringalaj plozivoj ne eblas. Notu ke kiam ili estas proponitaj, oni ilin foje transskribas per malgranda majuskla Q, [Q].
  • Kvankam tradicie lokataj en la frikativa vico de la tabelo de la IFA, [ʕ] kutime estas alproksimanto. Ĝia simbolo en la IFA mem estas ambigua, sed neniu lingvo havas distingajn frikativon kaj alproksimanton ĉe tiu loko de artikulacio. Fojfoje malaltiga diakrita signo uzatas por specifigi ke la maniero estas alproksimanta: [ʕ̞]. (kp. artikolon Epiglotalo.)

Okazado[redakti | redakti fonton]

Faringaloj estas konataj precipe de du mondaj areoj: en Norda-Afriko/Mezoriento (en la Semida, Berbera, Kuŝida, Adiga kaj Naĥo-dagestana familioj) kaj en Brita Kolumbio (en la Vakaŝaj kaj Saliŝa familioj). Ankaŭ estas disaj raportoj pri faringaloj aliloke, kiel en la Nilo-Sahara tama lingvo kaj en la nena (neneca) en Siberio. En la finna, iu malforta faringala frikativo estas la realigo de /h/ apud la vokalo /a/, sed ĉar ĝi estas nur alofono, oni ĝin transskribas kiel /h/. Laŭ la laringala teorio, la Pra-Hindo-Eŭropa lingvo eble ankaŭ enhavis faringalajn konsonantojn.

Notu ke raportitaj faringaloj ofte montriĝas esti epiglotaloj. Tiaj estis la kazoj de la Dahala kaj la norda Haida, ekzemple, kaj probable ĝi veras ankaŭ por multaj, se ne la plejmulto, el la aliaj. Tio eble estas rezulto de tio ke nur antaŭnelonge oni agnoskis ke 'epiglotalo' estas distinga loko de artikulacio, anstataŭ variaĵo de 'faringalo'. La sola lingvo pri kiu oni scias, ke ĝi havas kontrastajn faringalojn kaj epiglotalojn estas la Agula, Lezgia lingvo de Dagestano.

Antaŭnelonge, ebla nova loko de artikulacio, la epigloto-faringalo, raportiĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]