Farkas Bolyai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Farkas Bolyai

BOLYAI Farkas (bojai) estis hungara matematikisto, dramverkisto, patro de János Bolyai naskita la 9-an de februaro 1775 en komunumo Bólya, Hungario kaj mortinta la 20-an de novembro 1856 en Marosvásárhely.

Biografio

Oni konsideris lin mirinfano. Li lernis en la kolegioj de Nagyenyed kaj Kolozsvár. En 1796 li enskribiĝis en la universitaton de Göttingen, Germanio, kie interamikiĝis kun Carl Friedrich Gauss. En la aŭtuno de 1799 li revenis en sian naskiĝvilaĝon. Tie li mastrumadis sur la bieno de sia patrino en Domáld. De 1804 li instruis en la kolegio de Marosvásárhely. En 1832 li estis elektita ano de Hungara Scienca Akademio. Li fariĝis pensiulo en 1851. Li mortis je hemoragio cerba. Li uzis sian krean forton plejparte por pruvi la paralelan postulaton de Eŭklido.

Verkoj

Liaj matematikaj rezultoj aperis en la duvoluma Tentamen en 1832-1833. Li verkis ankaŭ plurfoje eldonitan aritmetikan kaj geometrian lernolibrojn kaj verkis ankaŭ dramojn. En 1852 publikigis poemojn en latina, germana kaj hungara lingvoj. Li okupiĝis ankaŭ pri pentrado, muziko kaj havas kelkajn inventaĵojn.

Bibliografio

  • Bedőházi János: A két Bolyai. Marosvásárhely, 1897.
  • Dávid Lajos: A két Bolyai élete és munkássága. Budapest, 1923.
  • Stäckel Pál: Bolyai Farkas és Bolyai János geometriai viszgálatai. fordította Rados Ignác, Budapest, 1914.
  • Weszely Tibor (szöveg) - M. Makkai Piroska (grafika) - Roska Tamás (Előszó): Fiú és apa / Son and Father. (Bolyai János és Bolyai Farkas életéből fába metszette M. Makkai Piroska). Kétnyelvű kiadvány. Válasz Könyvkiadó, 2003.
  • Apa és fiú küzdelme a kórokkal - Oláh Anna: Bolyai Farkas gyógyászati munkássága; Vofkori József: Bolyai János betegségei. Mentor Kiadó, Marosvásárhely, 2006.

Fonto

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara