Farnborough (Hampshire)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Farnborough
Flago de Farnborough
Situo
Bazaj informoj
Lando: Anglio
Regiono: Hampshire
Areo: km²
Loĝantaro: 57.147 (2001)
Loĝdenso:
Koordinatoj: 51°29′N 0°45′U  /  51.483°N, 0.75°U / 51.483; -0.75 (Farnborough (Hampshire))Koordinatoj: 51°29′N 0°45′U  /  51.483°N, 0.75°U / 51.483; -0.75 (Farnborough (Hampshire))
Retejo:

Farnborough estas urbo en la angla distrikto aŭ graflando Hampshire kaj apartenas al la subdistrikto Rushmoor. La urbo havas pli-malpli 60.000 enloĝantojn.

En Anglio Farnborough plej bone konatas pro la aviadila parado Farnborough International Airshow, kiu okazas ĉiun duan jaron.

Ene de la urbo situas la preĝejo Saint Michael's Abbey, en kiu entombiĝis la franca cesaro Napoléon III. (1808 - 1873) kaj sia edzino Eugénie de Montijo (1826 - 1920).

Farnborough havas tradicion produkti armeajn produktojn. Nuntempe ĝi estas sidejo de la plej granda armila kaj arme-produkta konzerno, BAE Systems.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Farnborough situas en la nordoriento de Hampshire. Proksimas la limo inter Hampshire kaj Surrey, kiun markas la rivero Blackwater. Londono situas en distanco de 50 kilometroj nord-oriente.

La urbon ĉirkaŭas la geografia regiono North Downs.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]