Farra d'Isonzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Farra d'Isonzo
Farra d'Isonzo
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco GO Gorico
Komunumaro Collio - Alto Isonzo (2017-2019)
Geografia situo 45° 54′ N, 13° 31′ O (mapo)45.913.516666666667Koordinatoj: 45° 54′ N, 13° 31′ O (mapo)
Alto super marnivelo 46 m
Areo 10 km²
Loĝantaro 1678 (2023)
Loĝdenso 164 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Borgo Grotta, Mainizza, Villanova di Farra, Borgo dei Conventi, Monte Fortin, Borgo del Molino kaj Fossata
Najbaraj komunumoj Gorico, Gradisca d'Isonzo, Mariano del Friuli, Moraro, Mossa, Sagrado, San Lorenzo Isontino kaj Savogna d'Isonzo
Patrono ĉielenpreno de Maria
Festa tago 15-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj farresi
Poŝtkodo 34072
Imposta kodo D504
Kodo laŭ ISTAT 031005
Telefona prefikso 0481
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Farra d'Isonzo estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Gorizia, kiu ekde oktobro 2017 ne plu estas oficiala administra unuo. Ekde tiam la loko apartenis al intermunicipa aŭ interkomunuma teritoria unuo, nomata Collio - Alto Isonzo, sed jam fine de 2019 denove ŝanĝiĝis la administra strukturo: nun ĝi apartenas al tiel nomata malcentra regiona unuo Gorico, kiu laŭ amplekso identas al la antaŭa provinco - tial, pro praktikeco kaj plia koncizeco, tolereblas plutraduki la novan longan administran nomon Ente di decentramento regionale di Gorizia al Esperanto per "provinco Gorico".

Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 678 loĝantoj. Kristana patroneco estas la doktrino de ĉielenpreno de Maria, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Gorico, Gradisca d'Isonzo, Mariano del Friuli, Moraro, Mossa, Sagrado, San Lorenzo Isontino kaj Savogna d'Isonzo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]