Fasĉino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bordo de la kanalo je Templin fiksita per fasĉinoj

Fasĉinoj (de lat.:fascis; it.: fascio‚ fasko) estas rulformaj faskoj el branĉaĵo de kelkaj metroj da longeco, kiujn oni uzas unualinie por eviti eroziajn aperaĵojn resp. eskarporompiĝojn. Konsekvence ili estas uzataj aparte ĉe la konstruado de eskarpoj kaj en la akvokonstruo (por fiksigo de bordo aŭ akvogrundo). Krome oni uzas fasĉinojn je la akiro de novlando en la vado por la konstruo de baraĵoj, kiuj trankviligu la fluon, por ke la ŝvebaĵo, kiujn la tajdoj alportas, povas sedimenti. Enfositajn fasĉinojn ankaŭ uzas por senakvigi la grundon ekzemple de terkulturaj areoj.