Fasonado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seĝo Wassily
(fasonita de Marcel Breuer)

Fasonado estas la teĥnika arto doni fasonon al industrieteĥnologie produktata objekto. Fasono ampleksas ĉiujn formajn kvalitojn de artefarita objekto, kiujn oni kreis konscie kun konsidero de kaj aspekto kaj funkcio. Plej ofte temas pri utiligebla kaj reproduktebla produkto.

Fasoni estas kompleksa tasko, kiu integras teĥnikajn, sociajn kaj ekonomiajn rimedojn, konsiderojn biologiajn kaj psikologiajn kun la efikoj de materialoj, formoj, koloroj kaj spaco ĉiam rigarde al ĉies interdependeco. Fasonado do povas postuli multajn horojn da laboro intelekta, modlado, iterativaj ŝanĝoj kaj re-plandesegnado.

Lingva noto

"Dezajno" (tiel en PIV 2002/2005) kaj "dizajno" (tiel en ReVo) estas ne-oficialaj neologismoj, ambaŭ bazitaj sur la angla vorto "design" [diZAJN]. "Fasono" estas Fundamenta vorto, kiu origine havis signifon limigitan al la fasono de vestaĵoj; sed jam ĉe Zamenhof, kaj tre multe en la nuntempa lingvouzo, la signifo de "fasono" ampleksiĝis al aliaj produktitaj objektoj.

Rilato inter fasonado kaj metiartoj

Fasonado en si mem estas granda industrio en la moderna epoko, precipe en la okcidenta civilizo. Ĝi rilatas al la metiartoj, kaj ofte fluas la limo inter tiuj du. Tamen la metiartoj pli ofte temas pri la praktika laboro, dum fasonado pritemas ideojn. Ekzemple, ĝenerala jup-kudrado estas "metio", la specifa scio aplikata por finkudri jupon estas "metiarto", kaj ofte oni kudras laŭ specifa "fasono". Se tiu fasono plias la bazan praktikecon (kaj do enhavas grajnon da arto en si), verŝajne ĝin fasonis fasonisto sperta pri "fasonado".

Specoj de fasonado

Tridimensia fasonado
Industria fasonado - Vestaĵa fasonado
Dudimensia fasonado
Grafika fasonado - Afiŝa fasonado - Retfasonado - Skribfasonado

Vidu ankaŭ