Fatalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fatalismo en filozofio estas koncepto kiu taksas la eventojn de la mondo regataj de antaŭestablita destino, kontraŭ kiu nenion povas libera volo. Foje fatalismo estas identigata kun determinismo. Tiu destino, antikvepoke dirita ankaŭ fato, povas esti vivita kiel providenca per kredo je supera ordo antikve esprimita per Logoso kiu dispozicias laŭ ĉiuj vivtagoj. Tiakaze oni pretas pasive akcepti la la eventfluon sen provi modifi la status quo (nunan situacion). Tamen, la aktiveco de la Logoso, laŭ aliaj interpretoj preferitaj de kristanoj, ne kontraŭus la liberan volon de la homo, pro tio fatalismo estus malpli fatala. Kutime fatalismo estas juĝata pereiga, ruiniga, nelogika kaj kontraŭsperta, kaj precipe kontraŭespera. Eĉ: fato naskiĝis kun negativa valoro en la grekaj epopeoj kaj tragedioj, ekde Homero ĝis Sofoklo, kaj ankaŭ en la pra filozofio, ekde la fragmento de Anaksimandro ĝis Heraklio, ekde Empedoklo ĝis al la teodikeo de Epikuro.

Fatalismo kaj religio[redakti | redakti fonton]

Mitoj kiel tiu de la mitologiaj Parcoj komprenigas ke eĉ la dioj staras sub ekstera determinismo koncernante la disvolvon de la historio. Pozitiva fatalismo de la providenca «Logoso» estas enkampigita de la greka kaj romana stoikismoj. Sed la latina kulturo prezentas ankaŭ Logoson kiel Demiurgon ĉion determinanatan (vidu en Astronomica de Marko Manilio de la 1a jarcento a.K.

En religioj foje, aparte en tiuj orientaj, malfacilas distingi la dozon de fatalismo kaj de libera determino de la eventoj.

Fatalismo kaj Biblio kaj kristanismo[redakti | redakti fonton]

La Biblio forte substrekas la respondon de homo aktivanta en la bono kaj malbono. Eĉ la fina savo (en kristanismo) estas kondiĉita de la libera agado de la libera volo. Foje la sanktaj tekstoj substrekas ke estas ĉiam Dio kiu igas la homon faranta la bonon (kaj foje ankaŭ la malbonon, en la Malnova Testamento) kaj asertas ke Dio senhalte realigas siajn celojn malgraŭ la opono de la libera volo de la homo; sed tio indikas nur neeblecon pliscii pri la ĉioscio-saĝo-ĉiopotenco de Dio. La racie neebleco akordigi la Dian Providencon kaj la homan liberan volon estas nekapablo de la homa menso, ne ebleco en Dio.

Ne samsignas, krome, fatalismo kaj «Dia Providenco» kiel okazas, foje, ankaŭ en vikioj, ĉar la dua aludas al la kredo ke Dio provizas, materie kaj spirite, tion kio necesas por ke la kreaĵaro atingu la celon al ili destinitan respektante, kaze de homo, la elektojn de la libera volo. La kristanaj eklezioj ĉiam repuŝis antaŭdestinismon kaj la Katolika Eklezio cenzuris Jansenismon rilate ties aspektojn emajn al antaŭdestinismo kaj allasojn laŭ kiuj la homo eĉ por eliri el la morala malbono dependas tute kaj komplete de Dio.

Ankaŭ jarmilismo kaj kosma semajno (sepjarmilismo), enhavantaj, almenaŭ ŝajne, fatalismajn spurojn, ne obtenas konsenton ĉe kristanaj pensuloj.

La nebremsebla movo de la naturaj fenomenoj kiel modelo de fataleco.

Fatalismo kaj islamismo[redakti | redakti fonton]

Oni opinias videbla –kaj en la pasinto tio estis temo de disputo kaj kroma distanciĝo inter kristanismo kaj islamismo– en islamismo kaj Korano elementojn de fatalismo. Oni citas ĉiukaze la epizodon rakontitan en la surao tria de Korano: Mahomedo instigas al la sankta milito, kontraŭ malkuraĝigitaj siaj fideluloj kiuj bedaŭris pro kunmilitantaj falintoj en perdita batalo, dirante ke la horo de onia morto estas neeviteble jam establita de Dio sendepende ĉu ni restu ĉehejme ĉu ĉebatale: el tio devenas ke oni arde batalu ĉar ĉiukaze la morto okazu laŭ la dia dekreto.

Plej taŭgas por scii pri islama fatalismo la islama doktrino Qadar. Ankaŭ en la doktrino de Allah akbar (Dio estas granda) oni travidas ion fatalisman dum por kristanoj Dio riveliĝas en humileco kiel aperas en Jesuo krucumita, kies amo al homoj humile sugestas konvertiĝon.

Kritikoj de kristanaj teologoj[redakti | redakti fonton]

Sendepende de ĉiu alia flanko de tiu religio, kristanoj trovis ke la dogmo de tiu fatalismo grincas kontraŭ la libera volo de homo –doktrino eksplicigita de sennombraj kristanaj majstroj kiel, ekzemple, Tomaso de Akvino en Sumo de teologio kaj en De malo (pri la malbono). Krome en tiu fatalismo, kristanoj vidas emon al pasivismo kaj rezignon de persona iniciato kiuj kontraŭdiras precipe kun la kristana filozofia fluo de volismo.

Ŝajnas al kristanoj ke fatalismo damaĝus precipe la moralan senton de respondeco. Sed estas ankaŭ kutime rimarkigite ke la doktrinoj fakte kombiniĝas kun personaj kaj kulturaj elementoj kiuj malakrigas la pintojn kaj fontas, fine, de fatalismo kiu kombiniĝas kun la libera volo ĉar ankaŭ la dogmoj estas nur parto de la vero kredata.

Fatalismo en la filozofio de la religio[redakti | redakti fonton]

Pretelasante la antikvan tempojn de antaŭ la kristana ensceniĝo, oni tiel trovas fatalismon en modernaj epokoj: en Nietzsche fatalismo kaj konfido estas karakterizoj de «kuraĝa pesimismo», heroe titana de la 19-a jarcento (Übermensch), kiu siavice reirigas al «kosma pesismismo» de, ekzemple, Schopenhauer, de Budhismo kaj de Giacomo Leopardi.

La «Fato», laŭ Nietzsche, cikle reprezentas la samajn situaciojn, obee al la zaratuŝtra modelo de la eterna reveno; ne eblas, do, alfronti la vivon per la iluzio ke oni povas influi sur ĝin, sed necesas ĝin akcepti kun la simpleco de infano. Al la supera homo Nietzsche atribuas la senkondiĉan adheron al la fiksita destino lumigita en la koncepto amor fati. En tio troviĝas io spinoza

Nuntempe en Martin Heidegger ofte fontas ideo de forlasiĝo kvazaŭ mistika cedemo. En la lasta Hegelo oni vidas ion reagan kontraŭ fatalismo de liaj antaŭaj pensadoj.[1].

Fatalismo materialista-imanenta[redakti | redakti fonton]

Krom fatalismo ĉe la filozofoj de la religio, ekzistas ankaŭ fatalismo materialista, imanenta ĉar rezultanta el neantaŭvidebla evolviĝo de la ligoj kaj ebloj en la sinsekvo de la kosmaj eventoj. Precipe laŭ historia materiismo, la historio marŝas fatale al siaj celoj, de ĝi tamen foje travidigitaj kiel en la venko de la proletaroj[2][3]

Fatalismo en Budhismo kaj Hinduismo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. mallonga sintezo en Paul Ricoeur, Il male. Una sfida alla filosofia e alla teologia, ed. or. 1986, trad. it. Brescia, Morcellana, 1993, pp. 35-49. ISBN 88-372-1520-7; ISBN 978-88-372-1520-0.
  2. V. Bloch, Il principio speranza, Milano, Garzanti, 2005, pp. 242-244. ISBN 88-11-74054-1; ISBN 978-88-11-74054-4.
  3. E. Bloch, Experimentum Mundi. La domanda centrale. Le categorie del portar-fuori. La prassi, Brescia, Queriniana, 1980, pp. 174-5, 284. ISBN 88-399-1831-0; ISBN 978-88-399-1831-4.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Voce in Sapere.it • [1][2]