Fato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fato, el la latina fatum, derivaĵo de fari (diri, paroli, do kio estas dirita, plurale fata). La latina termino indikas unue la vorton, la diraĵon de la diaĵo (vox Jovis, Διός α΅ισα = voĉo de Dio), due la nerevokeblan destinon fiksitan ekde la komenco kiun neniu sukcesas revoki, kaj tiel la morton; la pluralo, fatoj (latine ,fata), indikas ankaŭ la eldirojn de aŭguristo anoncanta estontaĵojn; kaj fine la personigon mem de la destino, nome la Moiroj de la grekoj kaj la Parkoj de la latinoj, nomataj ĝuste Fata, la tri Fata (vidu ankaŭ Fatae de la Keltoj regantaj la destinon de viroj kaj virinoj).

La diaĵo Fato bildigita senvida servis por indiki la Destinnon, filon de Kaoso kaj de la Nokto.

Skribis Cicerono en De Fato, XXI: “Se la aferoj aranĝiĝas laŭ la difinoj supre uzitaj, ĉio kio okazas, okazas per kaŭzoj antaŭagintaj; se tio veras, sekvas ke ĉio okazas per decidoj de la fato; tial, ĉio kio okazas, okazas per la volo de fato) (Quod si ita est, omnia, quae fiunt, causis fiunt antegressis; id si ita est, fato omnia fiunt; efficitur igitur fato fieri, quaecumque fiant).

La koncepto pri fato interplektiĝis kun tiu de naturo kaj de dieco: por la naturo tio okazis precipe en la astrologio; rilate la diojn, la fato iom post iom, en la klasikaj kulturoj, perdis la kontraŭstarantan rigidecon, kaj la subordigon de la dioj modifiĝis ĝis igi la du povojn, tiujn de la fato kaj tiun de la dioj, kooperantaj. Tio eble videblas jam en Eneido, VI 376, kiam la sibilo, adresiĝante al Palinuro, atribuas la Fata (fatojn = la nerevokeblajn destinojn) al la dioj, eble pro tio ke ili estas la plenumantoj de la fataj dekretoj, «Desine fata deum flecti sperare precando»: "Rezignu esperi ŝanĝi la diajn dekretojn per la preĝo"

Al tiu konceptaro pri Fato apudas ankaŭ tiu greka de ananko: blinda neceso obeita ankaŭ de kontraŭvoluloj.

Fato kaj Providenco[redakti | redakti fonton]

Kun la ensceniĝo de la monoteismaj religioj la Fato ekmalaperis. Aparte la kristanaj teologioj ekde komence ne akceptis la paganan koncepton pri Fato ĉar ĝi estus forto-povo aŭ io sendevena kaj neobeanta al Dio Kreinto kiel kreinto de ĉio. Laŭ kristanismo, neniu estaĵo povas ekzisti kune kun Dio, se ne la kreitaĵoj kreitaj de li mem. Ĉio kio okazas, okazas pro tio ke li tiel destinas povante ĉiumomente destini alimaniere; kaj tion Dio faras respektante la liberon volon de la inteligenta persono. La Dia agado, kondukanta la kreaĵon al la destino de li dekretita nomumiĝas Providenco.

Plurestis tamen (en iu speca kolektiva nekonscio) iu pli/malpli vaga nocio pri destino kiu, krom filozofiaj spekulativaĵoj, puŝadis al konscia akceptado de iu fataleco naturisme perceptata.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

[1] "De Fato" de Cicerono

Cicerone, Pseudo Plutarco, Alessadro di Afrodisia, Trattati antichi sul destino, a cura di Aldo Magris, Morcelliana (Brescia), 2009.