Fatransko-tatranská oblasť

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fatra-tatra teritorio (en geomorfologio) aŭ Tatra-fatra zono de kernaj montaroj (en geologio) estas geomorfologie kaj tektonike aparta zono de Okcidentaj Karpatoj, reprezentata de tiel nomata tektonika elemento tatriko, kiu konzistas de kristaliga kerno kaj ĝia aŭtoktona sedimenta ĉirkaŭvolvaĵo, sur kiun estis transoŝovitaj aloktonaj subtatraj kovraĵoj (ĉefe fatriko kaj hroniko)[1].

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Fatra-tatra teritorio estas de norde ĉirkaŭlimita per tiel nomata zono de rokegoj. En ekstera parto de zono troviĝas montaroj Montetoj Hainburgské en Aŭstrio, en Slovakio Malgrandaj Karpatoj, Považský Inovec, Montoj Strážovské, Malgranda Fatro, Tatroj. En ena parto troviĝas Tribeč, Žiar, Granda Fatro, Montoj Chočské, kaj okcidenta duono de Malgrandaj Tatroj [2]. En pasinteco, oni konsideris kiel parto de la zono ankaŭ geomorfologian subtutecon Smrekovica en montaro Branisko. Dum konstruado de tunelo Branisko ja tiu ĉi supozo estis nuligita. De sude, en orienta parto de la teritorio, ĝi estas ĉirkaŭlimita per tektona linio de Čertovica, sude de kiu troviĝas tiel nomata veporské zono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hók, J., Kahan, Š., Aubrecht, R., 2001. Geológia Slovenska. Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine Univerzita Komenského, Bratislava, 43 s.
  2. Plašienka, D. 2006: Princípy regionalizácie geologickej stavby Malých Karpát a Považského Inovca. In: Kováč, M. a Dubíková, K., Nové metódy a výsledky v geológii Západných Karpát. Zborník 2006, Univerzita Komenského, Bratislava, s. 51 – 56