Fats Navarro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fats Navarro, proks 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Theodore „Fats“ NAVARRO (* 24-an de septembro 1923 en Key West, Florido; † 7-an de julio 1950[1] en Novjorko) estis usona ĵaztrumpetisto, kiu validas kiel unu el la plej elstaraj fruaj trumpetistoj de bibopo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fats Navarro havis kubajn, nigrusonajn kaj ĉinajn praulojn kaj ludis jam infanaĝe unue pianon (lia ankaŭ pianluda patro sendis lin sesjaraĝan al instruo), komencis en la aĝo de 13 jaroj ludi trumpeton kaj tenorsaksofonon. Sian unuan laboron en bando li havis en la orkestro de Walter Johnson en Miami.

En 1941 li forlasis la lernejon kaj fariĝis en Orlando membro de la bando de Sol Albright, kun kiu li koncertvojaĝis, iris tamen samjare al la orkestro de Snookum Russell en Indianapolis, kie li amikiĝis kun trombonisto J. J. Johnson. La bando de Russell validis en la 1940-aj jaroj kiel unu el la popularaj teritoriaj bandoj kaj prezentis bonan ekzerceblecon por la juna trumpetisto. Krom J. J. Johnson tie ankaŭ ludis Ray Brown. Post du jaroj ĉe Russell li fariĝis unua soloisto ĉe la trumpeto. En ĉi tiu tempo lia stilo estis forte stampita de Roy Eldridge kaj lia kuzo Charlie Shavers.

Poste li ludis ekde 1943 ĝis 1945 en Kansasurbo ĉe Andy Kirk en ties fama svingorkestro Twelve Clouds Of Joy . La unua trumpetisto de la orkestro, Howard McGhee, fariĝis lia plej intima amiko kaj instruisto, kiu lin ankaŭ alprokimigis al la bibopo, kiun Navarro povis aŭdi en la ĵazklubejoj de la 52-a Strato. Decembron de 1943 ekestis la unuaj sonregistraĵoj de Navarro kun la bando de Kirk, la ŝelakdisko por Decca kun „Fare Thee Well Honey“ / „Baby, Don't You Tell Me No Lie“.

En 1944 li prezentis en Novjorko: lia prezentado en Teatrejo Apollo impresis la recenzistojn. En 1945 li anstataŭis sian modelulon Dizzy Gillespie (laŭ ties rekomendo) en la ege bibop-influita ĵazbandego de Billy Eckstine; lia membreco tamen finiĝis jam jaron poste. Ĉar la sondisko-firmaoj tamen pli interesiĝis pri la baladoj de Eckstine, nur malmultaj sonregistraĵoj ekzistas kun solooj de la trumpetisto de ĉi tiu bando. Post forlaso de Eckstine Navarro restis en Novjorko. En ĉi tiu urbo ekestis je la fino de la bandegoj multaj pli malgrandaj ensembloj, kiuj al li prezentis la idealan formaton. Tiel ekestis sonregistraĵoj kun Leo Parker, Sonny Stitt, Kenny Dorham kaj la bando McGhee/Navarro Boptet.

Fats Navarro kaj Tadd Dameron.
Foto de William P. Gottlieb.

Li ludis tiam ekde 1947 kiel stelula soloisto en la bando de pianisto Tadd Dameron, sed ankaŭ kun Illinois Jacquet, Tommy Reynolds, Lionel Hampton kaj Coleman Hawkins. En ĉi tiu tempo li ankaŭ estis soloisto en unu el la ĉiustelularoj, kiuj prezentis kadre de la koncertserio Jazz at the Philharmonic en la Carnegie Hall. Lia ligo kun Tadd Dameron validas kiel lia muzike ja plej produkta periodo. La influo de la pianisto alportis pli lirikan akcenton en lian ludon. Navarro estis unu el la ĉefsoloistoj en ensemblo, en kiu li tiam muzikis kun muzikistoj kiel Wardell Gray, Allen Eager, J. J. Johnson, Milt Jackson, Curley Russell, Nelson Boyd] kaj Kenny Clarke. Kiel mita validas la prezentadoj de la bando en la novjorka klubejo Royal Roost. En 1948 li ankaŭ surdiskigis kiel membro de la bibop-orientita sepopo de Benny Goodman („Stealin' Apples“).

Fats Navarro/kvinopo de Don Lanphere kun Al Haig, Tommy Potter kaj Max Roach: „Stop“ de 1949

Navarro ĝuis tiutempe je la ĵazpubliko, recenzistoj kaj kolegoj altan renomon; en 1948 li venkis en la leganto-enketo de la revuo Metronome kaj prezentis poste kun la ĉiustelularo de Metronom. Navarro, kiu sciis paroli la hispanan, foje ankaŭ ludis je improvizad-kunsido en la klubejoj de la latinidĵaza mondeto en Novjorko. Malgraŭ sia sukceso Navarro ne fondis propran bandon; tial sub lia nomo nur malmultaj sonregistraĵoj ekestis. Li surdiskigis kun perkutinstrumentisto Chino Pozo la titolon de Tadd Dameron „Jahbero”, kiu baziĝas sur „All the Things You Are”. Komence de 1949 li surdiskigis kun „Casbah” pluan komponaĵon de Dameron, baziĝanta sur la normkanto „Out of Nowhere“ el 1931; jen kunlaboris kubaj perkutinstrumentistoj Diego Ibarra kaj Carlos Vidal Bolado. Fine de 1949 ekestis bibop-mambo nome „Stop”, kiun estis verkita Don Lanphere surbaze de „Pennies From Heaven.

Malsaniĝo je tuberkulozo limigis en la lastaj monatoj de lia vivo la aktivecojn; tamen februaron kaj marton de 1949 li koncertvojaĝis kadre de JATP. En 1949 pro tio okazis nur du studio-kunsidoj; unu en aŭgusto kun Bud Powell kaj plua en septembro kun Don Lanphere. Laste ankoraŭ Charlie Parker enprenis lin en 1950 en sian kvaropon; mallonge antaŭ lia morto ankoraŭ ekestis koncertregistraĵoj el klubejo Birdland. Tiam li tamen pesis nur 55 kg kaj je sia morto 35 kg. Li mortis en la aĝo de 26 jaroj sekve de siaj manioj de heroino kaj alkoholo kaj de tuberkulozo.

Pro siaj vastkorpeco kaj alta voĉo li ankaŭ havis la moknomon Fat Girl, kiun li malŝategis.

Taksado[redakti | redakti fonton]

Navarro postlasis entute proksimume 150 sonregistraĵojn. En 1982 internacia recenzistaro elektis lin en la Glorhalon de Down Beat. Li validas kiel ĉefinfluinto de Clifford Brown kaj la postsekva generacio de trumpetistoj kiel Benny Bailey, Lee Morgan, Freddie Hubbard, Sam Noto, Woody Shaw kaj pli malfrue Roy Hargrove. [2] Martin Kunzler engrupigas lin en inter „la fruevoluintoj de ĵazo, kies kariero rompis antaŭ la supro“, ĉiam rekonebla „per la plena, nekutime klara sono kaj teknike perfekta frazigo.“[3]

Diskoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1946 Memorial - "Fats-Klook-Sonny-Kinney" (Savoy Records, 1946/47) kun Kenny Dorham, Sonny Stitt, Bud Powell, Kenny Clarke, Curly Russell, Gil Fuller (aranĝo)
  • 1946 Eddie Lockjaw Davis: 1946-1947 (Classics)
  • 1946 Illinois Jacquet: 1945-1946 (Classics)
  • 1946 Goin´ To Minton´s (Savoy, 1946-47) kun Bud Powell, Sonny Stitt, Tadd Dameron, Art Blakey, Kenny Clarke
  • 1946 Nostalgia (Savoy, 1946/47) kun Eddie Lockjaw Davis, Dexter Gordon, Al Haig, Art Blakey
  • 1948 Howard McGhee: On Dial - The Complete Sessions 1945-1947 (Spotlite)
  • 1948 Howard McGhee: 1948 (Classics)
  • 1947 The Fabulous Fats Navarro, Vol 1 & 2, (Blue Note 1947-48), noveldono kiel
  • 1947 The Complete Fats Navarro On Blue Note And Capitol (Blue Note, 1947-49)
  • 1948 Fats Navarro Featured With The Tadd Dameron Band (Milestone) kun Milt Jackson, Kenny Clarke
  • 1950 Bird & Fats - Live At Birdland (Cool & Blue) kun Charlie Parker, Bud Powell, Tommy Potter, Curley Russell, Art Blakey, Roy Haynes
  • 1950 Bud Powell: The Amazing Bud Powell, Volume 1 (Blue Note)
  • 1950 The Fats Navarro Story (Proper, 4-CD-Compilation)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kernfeld (eldonisto) New Grove Dictionary of Jazz, 1988
  2. Stuart Varden, All About Jazz
  3. Kunzler, p. 847.