Fats Waller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fats Waller 1938

Thomas Wright Waller (naskiĝis la 21-an de majo 1904 en Harlemo, Novjorko; mortis la 15-an de decembro 1943 en la Santa-Fé-Trajno proksime de Kansasurbo pro pulmobrulumo) estis fama ĵazpianisto, -komponisto kaj -kantisto. La ĵazmuzikisto, kiu dankis sian kromnomon al sia dikeco, havis gravan influon sur la evoluon de la frua ĵazo de la 1920-aj jaroj al svingo de la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Fats komencis sian karieron junaĝe kiel kino-orgenisto. James P. Johnson, kiu majstre regis la harleman paŝpiano-stilon, okupiĝis pri la ankoraŭ juna talento, fajlis ties stilon de ĵaza pianludo kaj enkondukis lin en la ĵazmondeton de Harlemo. Baldaŭ Waller anstataŭis siajn mentorojn James P.Johnson kaj Willie „The Lion“ Smith en iliaj roloj kiel plej gravaj harlemaj paŝpianistoj. Krom per soloregistraĵoj sur disko kaj pianolorulaĵo lia famo kreskis kiel stelulo de la „luprezo-festoj“ en Harlemo kaj kiel akompanisto de famaj bluskantistinoj. Entute la multnombro kaj varieco de la instrumentistaroj, kun kiuj Waller dum siaj komencaj jaroj surdiskigis, estas spegulo de nekredebla eksperimentemo kaj kreopovo de la frua ĵazo.

En 1924 li trovis en Andy Razaf la kantotekstan verkiston, kiu estis plej grava por liaj komponaĵoj. Eĉ per telefono ekestis unu el la kantoj de Razaf/Waller. En la brodveja spektaklo Hot Chocolates de 1929 oni prezentis multajn kantojn de la du. Louis Armstrong ludis i. a. „Ain't Misbehavin'“ kaj fariĝis la stelulo de la spektaklo. La propra solo-registraĵo de Waller por diskeldonejo Victor fariĝis la unua el entute 63 furoraĵoj dumpase de lia kariero; alia sukcesa titolo sekvis tamen nur en 1934 per la komponaĵo „I Wish I Were Twins“ de Eddie DeLange.

Per Fats Waller and His Rhythm, al kiu apartenis gitaristo Al Casey, Waller havis finfine unu el la plej bonaj svingo-bandetojn; li surdiskigis kun ĉi tiu kaj aliaj bandoj kaj estis aŭdebla tutlande en radioelsendoj kiel ĉiam ŝercema distristo kun gajaj kantotekstoj kaj kantotekstaj modifoj. Li estis intertempe pluevoluiginta la paŝpiano-stilon al esenca pianostilo de svingo. Dum koncertaroj en Eŭropo li estis entuziasme akceptata, en Anglujo eĉ en 1938 unuafoje prezentita en la televido. Per London Suite, komponaĵo el ses tre elegantaj muzikaj miniaturoj pri urbopartoj de Londono, li dankis tion.

Waller kunverkis dumpase de sia kariero je tri holivudaj muzikaloj, kaj ekestis kelkaj muzikfilmetoj, en kiuj la bando de Waller dum unu kanto povis pruvi sian talenton. En 1942 Fats Waller prezentis ankaŭ furoran koncerton en Carnegie Hall je Novjorko.

La diboĉa vivostilo de Waller ĉiam ankaŭ rezultigis sanproblemojn. Malgraŭ kelkaj provoj reteni sin li restis fidela al sia viskio.

La nekredebla kreopovo de Waller montriĝas en centoj da komponaĵoj je propra nomo, en multaj aliaj, kiuj parte pro la tiamaj eldonaj praktikoj eĉ estis atribuataj al aliaj komponistoj, kaj en centoj da registraĵoj kun plej diversaj instrumentistaroj. Ekde la unuaj sonregistraĵoj el 1922 ĝis liaj lastaj el 1943 ekzistas neniu, en kiu ne superregas la vervo kaj pelo de Waller. Eĉ la pli melankoliaj gospelregistraĵoj sur preĝeja orgeno, do sur la instrumento, kiu enkondukis Ŭoleron en la ĵazon kaj el kiu li kiel preskaŭ ununura sukcesis ellogi svingon, ne nur atestas egan spiriteceon, sed ankaŭ muzikan profundecon.

Waller ofte estas priskribita kiel „Clown Prince Of Jazz“, sed oni neniam havas la impreson, ke li iamaniere disvendas sin aŭ prezentiĝas kiel „Onklo Tom“, kiel faris kelkaj aliaj nigrulaj muzikistoj tiutempaj. Waller ĉiam ŝajnas peri al ni per sia muziko kaj per sia kantado, ke oni prenu la vivon kaj precipe sin mem tiel serioze. En 1943 li verkis la brodvejan spektaklon Early to Bed, filmigis en Holivudo Stormy Weather, ludis multajn koncertojn por la distrado de usonaj soldatoj kaj varbis en radioelsendoj por la akiro de pormilitaj monpruntoj.

Unuafoje julion de 1941 Fats Waller surdiskigis kun studiobandego kune kun sia ĝisnuna bandeto; je tio ekestis ankaŭ lia lasta dumviva furoraĵo „Come and Get It“. En la vagonaro reveture ekde Holivudo Waller mortis la 15-an de decembro 1943 pro nekuracita pulmbrulumo. Post grandioza funebra ceremonio en Novjorko lia kadavro estis bruligita kaj la cintdo laŭ lia deziro disŝutita el flugmaŝino sur Harlemon.

La vivo kaj muziko de Waller estas ĉefa enhavo de la filmo Be Kind Rewind de Michel Gondry el 2008.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Coleman Hawkins ludas la komponaĵon "Honeysuckle Rose" de Fats Waller, 12 sekundojn

Solopianaĵoj, inter ili paŝpiano-brilaĵoj kiel

  • Handful Of Keys
  • Jitterbug Waltz

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Uzita literaturo

  • Ed Kirkeby: Ain't Misbehavin´ - The Story of Fats Waller. New York, Dood, Mead & Comp., 1966 (Da capo Press, 1975)
  • Maurice Waller und Anthony Calabrese: Fats Waller. New York, Schirmer Books, 1977
  • Studs Terkel: Giganten des Jazz. Zweitausendeins, Frankfurt 2005 ISBN 3-86150-723-4

Alia literaturo pri Fats Waller

  • Jürg Schatzmann & Hannes Binder: Ain't Misbehavin´ - Geschichten und Bilder aus dem Leben des legendären Jazzpianisten Fats Waller. Ravensburg. Otto Maier Verlag 1981 ISBN 3-473-35061-3
  • Joel Vance: Fats Waller - His Life and Times. Chicago, Contemporary Books, Inc. 1977

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]