William Faulkner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Faulkner)
William Faulkner
Nobel-premiito
Persona informo
William Cuthbert Faulkner
Naskonomo William Cuthbert Falkner
Naskiĝo 25-an de septembro 1897 (1897-09-25)
en New Albany, Kantono Unio
Morto 6-an de julio 1962 (1962-07-06) (64-jaraĝa)
en Byhalia, Kantono Marshall (Misisipio)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Oxford Memorial Cemetery vd
Religio Presbiterianismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de VirginioUniversitato de Misisipio vd
Subskribo William Faulkner
Familio
Patro Murry Faulkner vd
Gefratoj John Faulkner vd
Edz(in)o Estelle Oldham Faulkner vd
Profesio
Okupo scenaristo • poeto • romanisto • novelisto • dramaturgo • verkisto de porinfana literaturo • verkisto vd
Laborkampo romano vd
Aktiva dum 1919–1962 vd
Verkado
Verkoj La Sono kaj la Furiozo ❦
Dum Mi Kuŝis Mortante ❦
Lumo en Aŭgusto ❦
Abŝalomo, Abŝalomo! ❦
Rozo por Emilio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

William Cuthbert FAULKNER [uiljem fokner] (naskiĝis kiel William Cuthbert Falkner, la 25-an de septembro 1897 en New Albany, Misisipio, mortis la 6-an de julio 1962 en Oxford, Misisipio) estis usona verkisto.

Liaj unuaj poeziaj kaj prozaj verkoj ne rikoltis grandan atenton, sed tio ŝanĝiĝis, kiam en 1929 aperis lia romano Sartoris, kiu – same kiel liaj sekvaj verkoj – temis pri la socia vivo de familioj en la Usona sudo. Krom verki romanojn, rakontojn kaj poemojn Faulkner ankaŭ elprovis sin kiel scenaristo en Hollywood. En la jaro 1949 William Faulkner estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo. Dufoje li gajnis la Premion Pulitzer: en 1955 kaj 1963.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

  • 1917, li translokiĝis al Toronto kaj post milita trejnado, li estis sendita al la eŭropa fronto kiel leŭtenanto observanto de la kanada RAF. Li ŝanĝis sian familinomon al Faulkner.
  • 1918, post la milito li revenis sialanden. Li plue studis kaj laboris diversmaniere; li publikigis sian unuan poemon.
  • 1922-24, krom studado, li laboris kiel poŝtisto de la Universitato de Oksfordo, Usono. Li verkis la poemojn de "The marble faun".
  • 1925, li veturis tra Italio, Francio kaj Anglio.
  • 1926, li publikigis sian unuan romanon Soldiers Pay (Soldatpago), pri sia sperto dum la milito.
  • 1927, li publikigis sian libron "Moskitoj".
  • 1929, li presis du novajn romanojn, The Sound and the Fury, fine de sia lernado, kaj Sartoris, unua romano de la ciklo pro la dekadenco de la sudusonaj familioj. En junio li edziĝis al Estelle Oldham Franklin, kaj dum la mielmonato li korektis la malneton de The Sound and the Fury.
  • 1930, li publikigis As I Lay Dying, nur malmultajn monatojn post The Sound and the Fury.
  • 1931, li publikigis korektitan version de Sanctuary, kiu ege sukcesis. Naskiĝis tro frua bebino, kiu mortos post nur unu semajno.
  • 1932, li publikigis Light in August, verkita dum nur 47 tagoj kaj subskribis sian unuan kinkontrakton kun Metro Goldwin Mayer; li laboris dum unu jaro por naŭ scenaroj, el kiuj nur du produktoriĝis, nome "Lazy river" kaj "Today we live".
  • 1933; Paramount premieris "The Story of Temple Drake", bazita sur Sanctuary.
  • 1935, li revenis al Holivudo, dungita tiam de Twentieth Century Fox helpe de Howard Hawks. Tamen lia nomo aperis nur en du filmoj, nome "Road to Glory" kaj "Slave Ship".
  • 1936, li publikigis Absalom, Absalom! pri la rasproblemo.
  • 1942, li akceptis dungadon por sep jaroj ĉe Warner Brothers. Tiam li restis en Holivudo ĝis 1945 kaj laboris por 17 scenaroj, de kiuj 11 produktoriĝis, dum lia nomo aperis nur en du: "Havi aŭ ne havi" kaj Senfina dormo", ambaŭ reĝisoritaj de Howard Hawks.
  • 1949; oni atribuis al li la Nobel-premion pri Literaturo, kiun li ricevis en 1950.
  • 1954, li ricevis la Premion Pulitzer pro "Fabelo".
  • 1961, li vizitis Venezuelon.
  • 1962, li malakceptis inviton de la prezidanto J.F. Kennedy al la Blanka Domo. En majo oni publikigis lian lastan verkon The Reivers. La 6-an de julio li mortis subite pro korinfarkto.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Soldiers Pay (1926)
  • Sartoris (1929)
  • The Sound and the Fury (1929)
  • As I Lay Dying (1930)
  • Sanctuary (1931)
  • Light in August (1932)
  • Absalom, Absalom! (1936)
  • The Unvanquished (1938)
  • The Hamlet (1940)
  • Intruder in the Dust (1948)
  • Requiem for a Nun (1951)
  • The Town (1957)
  • The Mansion (1959)
  • The Reivers (1962)