Fausta Morganti Rossini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fausta Morganti Rossini
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1944 (1944-08-20)
en San-Marino
Morto 2-an de februaro 2021 (2021-02-02) (76-jaraĝa)
en San-Marino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per COVID-19 vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco San-Marino vd
Partio Party of Democrats vd
Profesio
Okupo politikistoinstruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fausta Simona MORGANTI ROSSINI, (naskita la 20-an de aŭgusto 1944, m. la 2-a de februaro 2021) estis san-marina politikisto kaj pedagogo.

Ŝi estis, kun Cesare Gasperoni, reganta kapitano (ŝtatestro) de San-Marino dum la somera periodo 2005 (de la 1-a de aprilo al la 30-a de septembro).

De 1978 al 1992 ŝi estis membro de la Ŝtatkongreso (komparebla al ministraro) kaj prizorgis la fakojn publika klerigo, justico, kulturo kaj universitataj aferoj. Dum sia oficado ŝi subtenis la fondon de Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino, antaŭenigis ankaŭ la realigon de la san-marina stud-universitato (università degli studi) kaj subtenis la kulturajn movadojn de la lando.

Ŝi estis membro de la Granda kaj Ĝenerala Konsilio (Consiglio Grande e Generale) de 1974, kiam la pasiva elektorajto por virinoj estis enkondukita unue en la Komunisma Partio San-Marina kaj la Partio de la San-Marinaj Progresistoj kaj Demokratoj (poste ankaŭ en la Partio de la Demokratoj kaj la Partio de la Socialistoj kaj Demokratoj). En la baloto de 2006 ŝi ne estis elektita.

Ŝi estis membro de la delegitaro de la ŝtata kongreso ĉe la OEKE. De 1974 al 1990 ŝi estis ano de la centra komitato de la Komunisma Partio San-Marina.

Ŝi diplomiĝis pri lingvoj kaj instruis ĉe la supra lernejo (gimnazio) de San-Marino.

Pro siaj meritoj pri la fondo de AIS ŝi estas ties honora membro.