Fausto Veranzio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fausto Veranzio
Faust Vrančić
Fausto Veranzio.jpg
portreto el libro de la 1920-aj jaroj Kopenhago
Dato de naskiĝo ĉirkaŭ la jaro 1551
Loko de naskiĝo Sebenico, Dalmatio, Venecia respubliko
(nun Šibenik en Kroatio)
Dato de morto 27-an de februaro 1617
Loko de morto Venecio
Sukcesis kiel
Reprezentaj verkoj Machinae Novae, Dictionarium quinque nobilissimarum Europæ linguarum
v  d  r
Information icon.svg

Fausto Veranzio (latine Faustus Verantius, kroate Faust Vrančić aŭ hungare Verancsics Faustus estis episkopo, diplomato, universala klerulo kaj inventisto, kiu post sia morto restas konata aparte pro sia verkaĵo Machinae Novae, do "novaj maŝinoj". Li naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1551 en Sebenico, Dalmatio, Venecia respubliko (nun Šibenik en Kroatio), kaj mortis la 3-an de oktobro 1617 en Venecio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ido de influa nobela kroata familio, li edukiĝis aparte de sia onklo Antun Vrančić (Antonius Verantius), influa episkopo kaj politikisto, konato de Philipp Melanchthon kaj Erasmo de Roterdamo, kaj pli poste primaso de Hungario kaj ĉefepiskopo de Esztergom. Tiu sendis lin inter la jaroj 1568 kaj 1579 por trijara studo de filozofio kaj juro al Padovo. Li interesiĝis pri konstruado de fortikaĵoj, supervidis konstrulaborojn en la fortikaĵo de Cheb, kaj en 1579 iĝis komandanto de la fortikaĵo de Veszprém en Hungario. Jam du jarojn pli poste la imperiestro Rudolfo la 2-a de la Sankta Romia Imperio, grandduko de Aŭstrio kaj reĝo de Hungario kaj Kroatio, vokis lin kiel sekretario al la imperia kortumo en Prago. La sekvajn dek tri jarojn la klerulo, kiu flue parolis sep lingvojn, estis imperia diplomato. En libera tempo li studis matematikon kaj mekanikon, kaj krome verkis "vortaron de la kvin plej noblaj lingvoj de Eŭropo" (latine Dictionarium quinque nobilissimarum Europeae linguarum; Latinae, Italicae, Germanicae, Dalmaticae et Hungaricae), kiu publikiĝis en 1595 en Venecio, kaj konsideratas unu el la plej fruaj kaj signifaj vortaroj de la hungara kaj kroata lingvoj, kiu influis multajn postajn vortarojn.

Inter 1594 li demisiis el la posteno ĉe la imperiestra kortumo, kaj ĝis 1598 vivis en diversaj lokoj de la venecia respubliko, ĉefe en Venecio mem. Plue li restis imperiestra konsilanto, ĝis la jaro 1605 kiam li monaĥiĝis en Romo. Tie li studis kaj verkis pri "novaj maŝinoj", sed pro kuracista konsilo ekvojaĝis al la direkto de sia hejmurbo Šibenik. Dumvoje li haltis en Venecio, kie li en 1616 publikigis libron pri logiko kaj sian grandan verkaĵon pri "novaj maŝinoj". Lia malsano ne permesis pluvojaĝon, kaj la 27-an de februaro 1617 li mortis en Venecio.