Faustyna Kowalska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sankta Faustina

Helena Kowalska (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1905 en Głogowiec ĉirkaŭ Lódź), mortis la 5-an de oktobro 1938 jaro en Kraków), konata kiel sankta fratino Maria Faustyna Kowalska- la pola monakino de Kunigo de Fratino de Sankta Dipatrino de la Mizerikordo en la Katolika eklezio, mistikino, konata kiel apostolino de la Dia Mizerikordo kaj aŭtorino de la Taglibreto

La vivo

Ŝi estis baptigita en 1907 jaro en Świnice Warckie. En 1912, havante 7 jarojn ŝi eksentis la inklino al la monaka vivo. Ŝi ne finis eĉ la tri jarojn en la baza lernejo. En 1921 ŝi komencis labori ĉe la nobelaj familioj en Aleksandrów Łódzki, Lódź kaj Ostrówek. Post unu jaro de la laboro ŝi malkaŝigis al siaj gepatroj la volon iri al la monakejo. La gepatroj malpermesis ĝin. Ŝi volis esti obea al ili tamen ŝi neatendite eskapis al la Varsovio. Tie ŝi serĉis la monakejon kiu povis ŝin aprobi. Enfine patrino monakino Michaela Moraczewska proponis al ŝi ke ŝi laboru al la malriĉa doto kaj veni al la monakejo. La 1-an de oktobro 1925 ŝi komencis ivi en la Kunigo de la Sankta Dipatrino de la Mizerikordo. Ankoraŭ en la sama monato ŝi ekvolis forigi de tiu Kunigo ĉar ŝi opinis ke ŝi ne havas sufiĉe da tempo por la preĝado. Ŝi tamen restis dum 13 jaroj kaj ŝi estis tie la kuiristino, ĝardenistino kaj pordistino monakeja. Plej longe ŝi estis en Płock kaj ankaŭ loĝis en Wilno kaj Kraków. Ŝi ricevis la monakan nomon Maria Faustyna (ĉiuj monakinoj de tiu Kunigo havis Maria en la unua nomo do oni mencias nur la lastan). La riĉeco de ŝia ena vivo kaj nekredebleco de ŝiaj empirioj estis la grava problemo de ŝiaj konfesistoj. Konforme al la propono de pastro Michał Sopoćko ŝi komencis skribi tre precizan Taglibreton. Ŝi priskribis sian mistikan vivon kaj la revelaciojn. Plejmulte ŝi priskribis la komandon pentri la bildon de Jesuo Kristo kiu revelacis al ŝi- la pentraĵo nomata Jezu ufam Tobie (Jesuo, mi konfidas Vin). Ŝi skribis ankaŭ pri la Rozario al Dia Mizerikordo kaj la noveno al Dia Mizerikordo. Ŝi ricevis ankaŭ komandon disfamigi la ideon de la Festo de la Dia Miserikordo la unuan dimanĉon post la pasko. En revelacioj ŝi antaŭvidi la novan monakan kunigon pri la mizerikordo por la mondo. La revizioj de psikologoj kaj psikiatroj malkaŝigis ke ŝi estis sana en psiko. En 1934 ŝi vizitis la pentriston Eugeniusz Kazimirowski kiu pentris la "Jezu ufam Tobie" konforme al indikoj de ŝi. Nuntempe la pentraĵo troviĝas en la preĝejo de la Sankta Triunio en Vilnius. La 8-an de januaro 1936 ŝi vizitis la vilnan metropoliton de la priparolante lin la ideon de la nova Kunigo. Enfine la kunigon fondis Michał Sopoćko sub la nomo Kunigo de la Fratinoj de la Jesuo Mizerikordema.

Poste ŝi venis al Walendów. Ŝi havis la malfortan sanon. Enfine okazis ke ŝi estas malsana per la tuberkulozo. Faustyna Kowalska mortis la 5-an de oktobro 1938. Oni entombigis ŝin en Łagiewniki (nuntempe en Kraków) du tagoj poste.

Taglibreto

Ŝi skribis ĝin dum multaj jaroj. Ĝi estas unu el plej gravaj libroj en la monda mistika literaturo. Laŭ la Taglibreto ŝi havis kontakton kun Jesuo Kristo kiu venadis al ŝi en revelacioj de la estinteco kaj estonteco. La 22-an de februaro 1931 Jesuo vidiĝis antaŭ ŝi en la blanka vesto, havante la manon al sia vundita koro de kiu defluadis du fluksoj- la blanka kiu estis la sanktaj animoj kaj la ruĝa kiu estis la sango de la mizerikorda ofero (la "akvo kaj sango"). Li parolis, ke same Li vidigis antaŭ dekunu apostoloj kaj ke ŝi devas pentri la bildon de Li (la bildo de la Mizerikordo "Jesuo, mi konfidas Vin"). Kristo parolis ankaŭ pri la rozario al la Dia Mizerikordo. Li parolis: "Preĝu senĉese per la rozario kiun mi instruis al vi. Kiu ajn preĝados per ĝi gajnos la grandan mizerikordon en la horo de la morto. La pastroj donos al pekuloj ĝin kiel la lasta tabulo de la savo kaj eĉ la pekulo estus tre fervora en peko kaj preĝas per tiu rozario li pacigas la koleron de Dio kaj la mizerikordo profundega prenas lian animon". Faustyna priskribis ankaŭ la estontecon. Ŝi priskribis sian vizion de la fino de mondo. Ŝi antaŭvidis ankaŭ sian kanonizon la 30-an de aprilo 2000 fare de papo Johano Paŭlo la 2-a. Ŝi vidis ke tiu kanonizo estos vidata per nedefineblaj al ŝi rimedoj fare de milionoj da homoj- ŝi antaŭvidis la mondan transion en radio kaj televido. La tago de rememorigo en liturgio estas la 5-an de oktobro.