Fay Wray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fay Wray

Vina Fay WRAY (naskiĝis la 15-an de septembro 1907 apud Cardston, Alberto, Kanado; mortis la 8-an de aŭgusto 2004) estis usona aktorino.

Ŝi en la aĝo de tri jaroj kun sia familio transloĝiĝis de Kanado al Usono. Post kelkaj malgrandaj filmroloj, ŝi frapis la atenton de la publiko en la filmo The Wedding March (1928). Sekvis aro da ĉefroloj, kaj ankaŭ la transiron de la mutfilmo al la sontekniko ŝi – kontraste al multaj gekolegoj – majstris bonege. Ŝia plej fama rolo estas tiu de blonda belulino apud grandega monstro en la filmo "Kingkongo" (King Kong, 1933).

Fay Wray edziniĝis tri-foje. Post la suicido de sia unua edzo en la jaro 1940 ŝi pli kaj pli forlasis sian kinokarieron. En 1942 ŝi edziniĝis al la scenaristo Robert Riskin. En la 1950-aj jaroj ŝi reaperis al kino kaj televido, sed post la morto de Riskin en 1955 ŝi denove retiriĝis, kaj iom poste ŝi edziniĝis trian fojon. Ŝi havis tri idojn: unu el la unua edzeco kaj du el la dua.

En la jaro 1988 ŝi publikigis sian membiografion: On the Other Hand.

Listo de filmoj

  • The Wedding March (1928)
  • Dr. X (1932)
  • The Most Dangerous Game (1933)
  • The Vampire Bat (1933)
  • King Kong (Kingkongo, 1933)
  • The Mystery of the Wax Museum (1933)
  • The Pride of the Family (televida produktaĵo, 1953)