Fazo de materio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ kemio kaj fiziko fazo de materio (iufoje stato de materio) estas stato, en kiu materio havas similajn kemian strukturon kaj fizikajn ecojn. La tri plej oftaj fazoj estas solido, likvaĵo kaj gaso. Aliaj malpli oftaj fazoj estas plasmo, superlikvaĵo, supersolido, ktp.

La tri bazaj materiaj fazoj, konataj jam de longe, distingiĝas jene:

  • Solido havas fiksitajn formon kaj volumenon, kiujn ne eblas ŝanĝi sen energio;
  • Likvaĵo havas fiksitan volumenon, kiu ŝanĝiĝas pro ŝanĝo de temperaturo, sed nur malmulte pro ŝanĝo de premo; ĝia formo tamen estas libera escepte de la surfaca tensio;
  • Gaso havas nek difinitan formon nek difinitan volumenon; ĝi estas regata de la gasa ekvacio, kiu (ideale) difinas ĝian konduton sub ŝanĝoj de premo kaj temperaturo.

Por ĉiuj elementoj kaj kombinaĵoj la solida stato respondas al malpli altaj temperaturoj kaj la gasa stato al pli altaj; intere povas troviĝi la likva stato. La transiraj temperaturoj inter tiuj fazoj nomiĝas frostopunkto resp. bolpunkto. La transiro inter tiuj fazoj kutime signifas konsumon de energio (por fandi resp. gasigi). Sub certaj kondiĉoj iuj substancoj povas transiri sen fazoŝanĝo tiujn punktojn, kaŭzante staton de "pruntita energio", kiu estas tamen redonata ĉe la fine okazanta fazoŝanĝo.

Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.  Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.