Fazodiagramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fazodiagramo priskribas la ecojn de iu specifa kemia substanco montrante la interrilaton inter termodinamikaj variabloj kaj la (solida, likva, gasa) fazo. Fazodiagramoj estas utiligataj de fizika kemio, mineralogio kaj materioscienco.

En matematiko kaj fiziko fazodiagramo havas alian signifon, estante sinonimo por faza spaco.

La plej simplaj fazodiagramoj estas tiuj pri premo kaj temperaturo.

Premo-temperaturo-fazodiagramo de puraj substancoj[redakti | redakti fonton]

Fazodiagramoj por "ordinara" substanco (supre) kaj por akvo (sube) La priskribo estas germanlingva. Ĝi signifas: Stoff ohne Anomalie - Substanco sen anomalio, Stoff mit Anomalie (z.B. Wasser) - Substanco kun anomalio (ekz. akvo)
aksoj: Druck - premo, in bar - en baroj, kritischer Druck - sojla premo. Temperatur in °C - temperaturo en °C, kritische Temperatur - sojla temperaturo
fest - solida, flüssig - likva, gasförmig - gasa; Tripelpunkt - Trifaza punkto, Kritischer Punkt - Sojla punkto.
Eis - glacio, Wasser - akvo, Wasserdampf - gasa akvo.

La diagramo montras la fandopunkton kaj la bolpunkton de pura kemia substanco depende de la temperaturo (x-akso) kaj premo (y-akso). La kurboj en la diagramo estas la

  • bolpunkta kurbo inter Trifaza punkto kaj Sojla punkto - ekvilibro inter likva kaj gasa fazo
  • sublimpunkta kurbo inter nulpunkto kaj trifaza punkto - ekvilibro inter solida kaj gasa fazo
  • fandopunkta kurbo - ekvilibro inter solida kaj likva fazo

En la supra diagramo ĉio estas montrata por "normala" substanco. Akvo estas aparta substanco, kiu havas "densanomalion", tio signifas ke kun altiĝanta temperaturo ĝia denseco ne daŭre malaltiĝas: akvo havas sian plej altan densecon je temperaturo de 4 °C (pli precize ĉe 3,98 °C, do en likva fazo.

Du praktikaj sekvoj:

Flosanta glacio - blua pro granda kvanto de enfermita aero
  • glacimontoj flosas sur la surfaco de la akvo, kontraŭe ĉe aliaj substancoj la solidaĵo restas sur (aŭ malleviĝas al) la grundo.
  • glaĉero moviĝas: kvankam glaĉeroj esence konsistas el solida glacio, sed tio ĉe la fundo pro alta premo likviĝas kaj la tuta glaĉero sur tiu tavolo glitas en la valon kun rapideco de pluraj metroj tage.


Plursubstancaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

En reala mondo puraj substancoj estas raraj. Aparte geologio kaj materioscienco okupiĝas pri plursubstancaj sistemoj kaj ilia analizo: pri alojoj kaj solvaĵoj. Ĉe ili oni trovas ne nur la tri klasikajn agregostaton solida, likva, gasa sed ankaŭ aliajn fazojn superfluida, plasmo. La fazodiagramoj povas montri pli komplikajn formojn.

Vidu ankaŭ eŭtektiko, eŭtektika punkto, disociiĝo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bonaj pliaj klarigoj - germanlingve:

Pli kompleksaj diagramoj kaj rilatoj al termodinamiko (pli fakeca):