Feŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Feŭdo estis tereno, kiun - dum la mezepoka epoko de Feŭdismo en Eŭropo - nobelo pruntedonis al vasalo. La vasalo devis militservi por la nobelo aŭ pagi al li dekonaĵon.

La koncepto de feŭdo tial tradukeblas al Esperanto per la nocioj "limigita posedo" aŭ "por-uza posedo" (la antaŭmezepoke aplikata koncepto de "vera posedo" laŭ mezepoka latina lingvo nomiĝis "Allodium", E-o: "alodo").

La politika kaj ekonomia rilato inter la feŭdodona nobela reganto kaj la feŭdoprena vasalo estis la bazo de la mezepoka socia strukturo de Eŭropo, aparte de la Sankta Romia Imperio de Meza Eŭropo.

Ankaŭ en aliaj kulturoj dum la mezepoko ekestis strukturoj kompareblaj al la eŭropa feŭda sistemo. Aparte menciindas la koncepto de samurajoj en Japanio.