Febla penso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Febla penso estas koncepto enirigita en filozofion fare de italaj filozofoj Gianni Vattimo kaj Pier Aldo Rovatti gravuloj inter la ekstaruloj de la postmodernismo eŭropa, por rimarkigi gravan ŝanĝon en la maniero filozofie rezonadi, okazitan ekde la duono de la 20a jarcento. Tiu ŝanĝo enirigita, laŭ Vattimo, el la verkoj de pensistoj kiel Friedrich Nietzsche kaj Martin Heidegger, estas karakterizita el la falo de nombraj fondantaj antaŭpremisoj de la klasika filozofio kaj de la tradicioj kristana kaj okcidenta.

La esprimo “Febla penso” oponas la Fortan penson de la konceptadoj kiel tiu marksismakristana.

Motivoj de la Febla penso[redakti | redakti fonton]

La Febla penso, aŭ Feblismo (filozofio), sin prezentas kiel aparta speco de neniismo kaj startas el la supozo ke kun la filozofioj de Nietzsche kaj Heidegger (aparte la dua Heidegger) kreiĝis neinversebla krizo de la karteziaj kaj raciistaj bazoj rilate la manieron filozofii, pro la renversiĝo, do, de la penso samekiel tio iam disvolviĝis dum la moderna epoko.

Komunaj trajtoj de la modernaj filozofioj, ĉiuj filaĵoj de la tradicio de la greka pensmaniero kaj de la Weltanschauung (Primondokoncepto) juda-kristana sub vestoj de (raciismo, empiriismo, kantiismo, ideismo, pozitivismo, marksismo, historiismo, plue de iliaj lastaj modernaj naskiĝrilataj sistemoj, kiel pragmatismo, pozitivismo logika, analiza filozofio, raciismo kritika, filozofia strukturismo), estas karakterizitaj per:

  • forta rolo de la subjekto, kaj rilate la etikon kaj Sciokapablon;
  • binomo Esto-Vero, intencanta por esto la fundamenton de ĉio kio estas kaj por vero ties manifestacion kaj memevidenton;
  • fona optimismo koncerne regeblecon, logikecon kaj teleologion (lasta celo)) de la historio, destinita enkanaliĝi laŭ tendencoj kaj stadioj klare establitaj kaj travideblaj ĉe la okulo de la filozofo kaj de historiisto, ĝis la lasta plenumiĝo de ĝia intrinseka celo;
  • distingo (tipa de historiismo), en scienca kadro, inter la racia ekspliko (germanlingve Erklärung) bazita sur empiria kontrolo pri la fenomeno (propra de la naturaj sciencoj) kaj la interpreto (Verstehung) bazita sur idem sentire (samon senti), sur la ĝusta taŭgeco, sur la simpatio (germane mitfühlen, greke sym-patheia), sur komunika kuntreniĝo, sur la intereso koncerne la objekton interesigan (propran de la tieldiritaj Sciencoj de la spirito kiel, ekzemple, filologio).

La unua fiksa gvidosigno de la Febla penso estis pivotita de la Vattima interpreto pri la Nietzsche-a koncepto de Übermensch, citita en la fundamenta verko Tiele parolis Zaratustra (Also sprach Zarathustra): ĝi ĝenerale legitas kiel "Superhomo", aŭ kiel supera homo kiu sukcesis sin liberigi el la submetiĝo al la tradiciaj etikoj de la perfektiĝo kaj obeo al Dio, konsideritaj de Nietzsche “miskompreno”. Vattimo per subtila filologia operacio, redifinas 'Übermensch kiel "Transhomo": estas konceptita nova subjekto, ne plu subpremita de la pezo de respondeco, eventuale kulpigita de sentoleraj etikoj, ĉioenprenaj kaj totalismaj. Kun Nietzsche oni transiris la tradician difinon pri “homo” kaj “humano”, kaj la subjekto estas febligita sur la plano de la ontologio kaj etiko.

Übermensch ne plu estas la subjekto “forta” de kristanismo kaj fremdiĝas tial el la koncepto de homo dotita per libera volo, ĉiam kapabla elekti, ĉiam eventuale kulpa kaj ĉiam punebla de Dio kiel pekulo[1].La transhomo ricevas, akceptas kaj igas propra, per sia amor fati, la destinon kaj destiniĝon al ĉio kio okazas en la naturo kaj en la historio, kaj ĝenerale en sia ekzisto.

El tio la koncepto de “destina drivo” de la esto, ne pli pensita kiel solida bazo, fondita kaj fondanta, kiel monolito memevidentiĝinta Parmenido; la esto, laŭ Vattimo, estas mem “febligita”, ĉiam novinterpretebla kaj ĉiam diversmaniere interpretita. La absoluta nepreco de la Nietzsche-a universo, subigita al la eterna reveno, estas febligita ĉe Vattimo per la intersekco kun la penso de la lasta Martin Heidegger. Tiu ĉi, fakte, en Esto kaj tempo (Sein und Zeit):

  • difinas la homan ekziston, nome Da-sein (ĉu: esti tie? ekzisti tie? iamaniere enesti? hazarde alesti tien? apero en la esto?... ) kiel projektado determinita de io kiu estas ekstere, nome de cirkonstancoj eksteraj el lia esti kaj el lia ekzisti
  • konceptas la eston kiel karakterizitan per ne antaŭvidebla substanca drivo, per iu erareco kiu identiĝas kun la esto mem.

Laŭ Heidegger la ideologioj de la grandaj historiaj projektoj, kiaj marksismo kaj kristanismo, estas fundamente neveraj ĉar ili ignoras la problemon de la fina nuligo de la “esti-tie” kiel drivo kaj erareco propraj de kondiĉo de la esto. La destina drivo de Vattimo naskiĝas precipe el repripensado krucanta la neprecon de la universo de Nietzsche kaj la estan erarecon de la lasta Heidegger.

Strikte ligita al la febligo de la subjekto (sen-respondecigita kaj sen-kulpigita, en tolera akceptado de la destina drivo de la ekzisto) kaj al la febligo de la esto (konsiderita kiel poreca, kontraŭdira, plurcentra, fundamente sena de unusensenco, forlasita al ĝia kuro, al la destino kaj al ĝia destiniĝo), estas ankaŭ la flebigo de la scio-kapablo.

Jam Nietzsche, en kelkaj siaj verkoj, nuligis la racian eksplikemon, la scion klaran kaj distinktan de la naturaj sciencoj kaj reduktis la scion al interpreto. La sama Heidegger identigas la scion kun virtuoze iuinterpreta cirkulado, kiel okazus en la hermeneŭtiko. Scio tial fariĝas pacienca kaj novinterpretebla alpreno de la transdono de la trairo de la esto ĝis onin (tial, de tio kion la drivanta esto al oni liveras – do iu trans-dono (tra-ditio, paràdosi aŭ germane Überlieferung), laŭlonge de la marŝo signita per la komplekteco kaj interplekto de eventoj kiuj originas el plureco de centroj kaj interkruciĝas laŭ la principoj de kaŭzeco kiuj neniam estas unudirektaj, kaj koniĝas tial cirkuladaj kaj neantaŭvideblaj.

Tial oni komprenas kiamaniere, vidpunkte de la historio, la Febla penso emas establiĝi kiel refuto de de historiaj optimismoj eŭrocentraj (vidu klerismon, pozitivismon, marksismon). La surpreno de la perspektivo laŭ kiu la esto estas febligita, plusenca kaj poreca (spongeca), enlasas ke ĉiu vidpunkto kuranta (vidpunktoj de unuopuloj same kiel tiuj de la diversaj civilizoj) estas senescepte leĝigita ĉar voĉo de aparta historia kaj/aŭ ekzistenciisma trairo. Alivorte, «falinta la ideo pri centra racieco de la historio, en la mondo de la ĝeneraligita komunikado eksplodas multego da raciecoj “lokaj” - malplimultoj etnaj, seksaj, religiaj, kulturaj aŭ estetikaj – kiuj ekparolas, fine ne plu silentigitaj kaj subpremitaj per la ideo ke ekzistas unusola formo de vera humaneco realigenda malprofite de ĉiuj apartecoj kaj de ĉiuj individuecoj feblaj, efemeraj, kontingencaj».

Lastatempe Vattimo konturis sian penson ankaŭ rilate renaskiĝon de religioj kaj religiaj kultoj devizante per “kredi kredi” (= mi opinias ke mi kredas, kredi laŭ febligita kredo). Per la rifuzo de la sentoleraj trajtoj de la universalismo de la religiaj kredoj, kaj ties la plej radikaj “saĝaj” pretendoj, la kredoj mem gajnas la markon de normoj regulantaj la ekziston, Vattimo identigas, en la kristana ideo de la enkarniĝo de Dio vere homiĝanta, antaŭsignon de la ideo pri la febliĝemo kaj konsumiĝo de la esto.

Filozofiaj pozicioj kontraŭaj al la penso febla[redakti | redakti fonton]

Sine de la nuntempa itala filozofiado, oponas la filozofion de Gianni Vattimo kaj ties penson feblan diversaj pensistoj kaj teologoj kaj religiistoj.

Unu el tiuj estas Carlo Augusto Viano, apoganto de filozofio proksima al kritika raciismo - interalie eĉ la difino de “febla penso” naskiĝis el la polemiko inter ambaŭ, [2], en kiu Viano stigmatizas la “feblan racion” propran de la moderneco kaj de la filozofio de la febligo de esto kaj de sciokapablo.

Oponanto, kvankam pro malsamaj motivoj, estas Emanuele Severino, kiu pri la esto agnoskas tian solidecon ke malaperas apartecoj kaj proponas reiron al la integra filozofio de Parmenido.

Aliaj oponantoj, el kristanaj rotoj en kiu grandan konfidon ricevas la sciokapablo kaj la forto de la natura morala leĝo, esti, implicite, Emanuelo Samek Lodovici kaj estas Giacomo Samek Lodovici. [1][rompita ligilo] Koncerne la rilatojn inter la febla penso kaj kristanismo, la teoria propono de Vattimo pri iu kunligo inter la enkarniĝo de Kristo kaj la tralasiveco kaj febleco de la esto, lasis prefere malvarmaj la mediojn de la tradicia teologio, kiu akuzas la feblan penson pri kreo de Dio minora, dieto sen arto kaj parto.

La filozofia debato pri la febla penso estas krome komplikita pro la politikaj implicoj kiujn oni povas ekstrapoli el la febligo de la racio kaj el la koncepto pri historio, aŭ pli klare, “el ĝia vulgarigo kaj uzo nepropra de ĝi”.

Konsekvenco facile devenigebla el la vidpunkto de la febla penso pri historio kaj interpreto de la historiaj datenoj, estas ekzemple ke ĉiu grupo (politika, socia, etna ktp) rajtas interpreti kaj reskribi sian pasinton surbaze de sia aktuala pensado kaj direktiĝo de siaj agelektoj kaj valoroj. Tial, ene de la filozofiaj movadoj de la postmodernismo, la febla penso estas kritikata pro la fakto ke facile ĝi favorigas la ŝveladon de aĉaj mitoj renaskiĝantaj en la sceno de la historio eĉ en la Moderna epoko, forĵetantaj tial la infanon kun la malpura akvo (nome degeneriĝoj kaj misformiĝoj totalismaj).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kristana teologio ne diras ke Dio punas, sed ke la pekulo detruas sin mem: Necesas, do, (kaj tio ne okazis ĉe Vattimo) distingi la lingvaĵon efikan kiu foje atribuas al Dio eĉ kion faras homo el si mem el la lingvaĵo klariĝinta kiu filozofie meditas
  2. Intervjuo de Vattimo sur "La Stampa" de la 12a de oktobro 1999

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gianni Vattimo, Pier Aldo Rovatti, Il pensiero debole, Feltrinelli, 2010, EAN 9788807721779
  • Nicola Abbagnano, Giovanni Fornero, Franco Restaino, Storia della filosofia. Vol.X. La filosofia contemporanea 4, 1999, TEA, EAN 9788878199316
  • Dario Antisani, Le ragioni del pensiero debole, 1993, Borla, EAN 9788826309934
  • Carlo Augusto Viano, Va' pensiero: il carattere della filosofia italiana contemporanea, Torino: Einaudi, 1985
  • [2][rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]