Februaro de 2012

El Vikipedio, la libera enciklopedio

februaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29
aranĝo de 2024
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en februaro 2012.

29-a de februaro

Sejŝeloj Hinda Oceano: Drivanta krozŝipo Costa Allegra estas tirata de fiŝkapta ŝipo direkte al Mahé (Sejŝeloj).

28-a de februaro

FrancioFrancio: Leĝo pri agnosko de la Armena genocido estis cenzurita de Konstitucia Konsilio de Francio.

27-a de februaro

UsonoWikileaks publikigas kvin milionojn da retpoŝtaĵoj de la privata spionagentejo STRATFOR, kiu ofertas servojn al Usono kaj al privataj entreprenoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.

26-a de februaro

UsonoHolivudo: Franca aktoro Jean Dujardin gajnis Oskar-premion por plej bona aktoro pro The Artist. La filmo siavice ricevis Oskar-premion por plej bona filmo. Reĝisoro Michel Hazanavicius ankaŭ estis premiita.

23-a de februaro

Esperanto La maŝintradukilo de la entrepreno Google, Google Translate komencis traduki el kaj al Esperanto. Tiu ĉi estas la 64-a lingvo kiu estas uzata en tiu servo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.

22-a de februaro

ArgentinoArgentino: Fervoja akcidento okazis en Bonaero. Pereis 50 kaj estis vunditaj 675 homoj.

17-a de februaro

Lasta tago por interŝanĝi monbiletojn de francaj frankoj por havi eŭron.

Germanio Demisias Christian Wulff kiel prezidanto de Germanio, post akuzoj de koruptado.

15-a de februaro

Honduro Mortas pli ol 380 malliberuloj post incendio en prizono de Comayagua en Honduraso.

12-a de februaro

Usono La usona popmuzika kantistino Whitney Houston, kiu havis 48 jarojn hodiaŭ, forpasis hieraŭ.

9-a de februaro

La malvarmo en Eŭropo, kiu kaŭzis pli ol 500 mortojn, tuŝas nun la Nord-Afrikon.

Hispanio La fama hispana juĝisto Baltasar Garzón estis kondamnita je elpelo el juĝista kariero dum 11 jaroj pro la unuaj el la tri akuzoj kontraŭ li en la Nacia Supera Kortumo, konkrete pro la registrado de konversacioj inter akuzitoj pro politika koruptado kaj iliaj advokatoj.

8-a de februaro

En Eŭropo, ekde la 28-a de januaro, la malvarmo mortigis pli ol 470 personojn en multaj landoj.

1-a de februaro

Pollando Forpasis la pollanda nobelpremiita poeto Wisława Szymborska.