Federacia Asembleo de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Coat of Arms of the Russian Federation.svg

La Federacia Asembleo - ruse Федеральное собрание [prononco "Federalnaje Sabranje"] - en Rusio estas la nomo de la ŝtata parlamento konsistanta el du ĉambroj (artikolo 94 kaj sekvaj de la ŝtata konstitucio de Rusio el la jaro 1993). La du ĉambroj estas:

  • Dumao (450 seĝoj) - reprezentantoj de la popolo
  • Federacia Konsilio (170 seĝoj) - reprezentantoj de la federaciaj subŝtatoj

Ambaŭ parlamentaj ĉambroj troviĝas en la urbo Moskvo, en malsamaj konstruaĵoj.