Federacia Kanceliero (Germanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Federacia Kanceliero (germane Bundeskanzler) havas la funkcion de ĉefministro kaj estas la estro de la federacia registaro de Federacia Respubliko Germanio. Li (aŭ ŝi) nomumas la ministrojn kaj direktas la politikon de Germanio.

Laŭ la protokolo li estas la kvara post la federacia prezidento, la prezidanto de la federacia parlamento Bundestag, kaj la prezidanto de la federacia konsilio (kiu reprezentas la regionojn). Tamen la kanceliero estas la plej potenca germana politikisto.

Post kiam necesas elekti novan kancelieron (ekzemple post balotoj), la federacia prezidento prezentas al la parlamento kandidaton, kiu bezonas absolutan plimulton por elektiĝi. Ĝis nun ĉiuj elektoj tiel sukcesis. Se la parlamento ne elektas tiun kandidaton, la parlamento mem havas 14 tagojn por prezenti kaj elekti kandidaton kun absoluta plimulto. Post tiu periodo sufiĉas relativa plimulto, sed tiam la Prezidento ankoraŭ devas decidi ĉu nomumi la elektiton kanceliero aŭ ĉu dissolvi la parlamenton por novaj balotoj.

La parlamento povas esprimi sian malfidon al la kanceliero, sed nur "konstruktive" (konstruktiva voĉdono pri malfido). Tio signifas ke la parlamento devas samtempe elekti novan kancelieron kun absoluta plimulto.

La nuna kanceliero estas Angela Merkel, politikisto de la kristandemokratia partio (CDU). Al la sama partio apartenis Konrad Adenauer kaj Helmut Kohl, kiuj regis plej longe (14 resp. 16 jarojn). La plej konata socialdemokrata federacia kanceliero estis Willy Brandt.

Historie, jam en 1867-1870 la estro de la registaro de la Nordgermana Federacio estis nomata federacia kanceliero.

Vidu ankaŭ