Federacia Konsilio (Aŭstrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Logo of the Österreichisches Parlament.svg
kunsida salono de la Federacia Konsilio

La Federacia Konsilio - germane Bundesrat - estas la dua ĉambro de la parlamento de Aŭstrio. Ĝi konsistas el 62 parlamentanoj. Kontraste, la unua parlamenta ĉambro estas la Nacia Konsilio - germane Nationalrat - kun 183 parlamentanoj. Ambaŭ konsilioj estas memstaraj institucioj. Komune ili kunsidas en specialaj kazoj kaj tiam kune nomiĝas "Federacia Kunveno" (germane Bundesversammlung. La Federacia Kunveno havas kelkajn gravajn konstituciajn rajtojn, ekzemple la nomumon de la ŝtata prezidento aŭ la rajton deklari militon al alia nacio.

En la Federacia Konsilio kunvenas reprezentantoj de la federaciaj landoj de Aŭstrio. La instucio ne konfuziĝu kun la Federacia Konsilio de Germanio, kiu germane ankaŭ nomiĝas kaj same kunvenigas reprezentantoj de la tiulandaj federaciaj landoj. Kontraste al la parenca parlamento en Germanio, la anoj de la Federacia Konsilio de Aŭstrio povas voĉdoni laŭ persona juĝo, do ne estas ligitaj grupe voĉdoni laŭ frakcioj aŭ la federaciaj landoj.

Praktike la dua parlamenta ĉambro havas malmultan potencon dum la kreado de novaj leĝoj: En la plej multaj kazoj la Federacia Konsilio nur havas la eblecon bloki leĝojn deciditajn de la Nacia Konsilio, kvankam la Nacia Konsilio en tiu kazo havas la eblecon malvalidigi tiun blokon per speciala "persista decido" ("Beharrungsbeschluss").

Absolutan rajton bloki leĝojn la Federacia Konsilio havas en la sekvaj kazoj:

  • se konstituciaj leĝoj kaj reguloj limigas la kompetentecon de la federaciaj landoj,
  • se leĝoj tuŝas la rajtojn de la Federacia Konsilio, kaj
  • se internaciaj kontraktoj, kiujn Aŭstrio subskribu laŭ la volo de la Nacia Konsilio, limigas la memstaran agadkampon de la federaciaj landoj.

Aliflanke pri iuj leĝoj la Federacia Konsilio eĉ ne havas limigitan rajton bloki leĝojn; ekzemplo estas leĝoj prifinancaj.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

La nombroj de la parlamentaj seĝoj po federacia lando fiskiĝas post ĉiu nacia censo laŭ la nombro de enloĝantoj de la unuopaj landoj - po lando temas pri minimume tri kaj maksimume 12 seĝoj. La prezidanton de la Federacia Konsilio por po ses monatoj nomumas la plej granda frakcio de unu federacia lando post la alia.

Disdivido de la parlamentaj seĝoj en la Federacia Konsilio[redakti | redakti fonton]

laŭ partioj[redakti | redakti fonton]

partioj entute SPÖ ÖVP Verduloj sen frakcio1 regantaj opoziciaj
seĝoj 62 29 26 4 3 55 7

1) el ili 2 BZÖ kaj 1 FPÖ (liberaluloj)

laŭ federaciaj landoj [1][redakti | redakti fonton]

parlamentejo en la viena strato Ringstraße
Entute SPÖ ÖVP Verduloj sen frakcio 1
Burgenland
3
2
1
-
-
Karintio
4
2
-
-
22
Malsupra Aŭstrio
12
4
7
1
-
Supra Aŭstrio
11
5
5
1
-
Salcburgio
4
2
2
-
-
Stirio
9
5
4
-
-
Tirolo
5
1
3
1
-
Vorarlberg
3
1
2
-
Vieno
11
7
2
1
13
kune
62
29
26
4
3

1) el ili 2 BZÖ, 1 FPÖ 2) BZÖ 3) FPÖ

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La aŭstroj diskutas, ĉu la dua parlamenta ĉambro en sia nuna formo havas sencon. Iuj volas malfondi ĝin, aliaj grave plialtigi ĝiajn kompetetencojn. En sia momenta formo, en kiu ĝi nur povas plejparte ne malebligi, sed nur prokrastigi leĝojn de la unua parlamenta ĉambro, la dua ĉambro ne vere plenumas la takson esti la voĉo de la regionaj interesoj dum kreo de tutlandaj leĝoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. reta paĝaro de la aŭstra parlamento

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]