Federacia Letero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Svisa Federacia Letero

La Federacia Letero, datiĝanta je la komenco de aŭgusto 1291, estas la plej konata el pluraj Federaciaj Leteroj kaj estas en la tradicia kaj en la populara historiografio unu el pluraj aŭ eĉ la fakta konstituinta akto de la Svisa Konfederacio.

La tiutempa Federacio estis per la lokaj estraroj dividita je la kantonoj Urio, Ŝvico kaj Untervaldo (aŭ Nidvaldo, ĉar la teksto mencias la suban “Talschaft”), tiel ili estas la unuaj tri prakantonoj de la posta Svisa Konfederacio. Ĝi estas konservata kaj ekspozita en la Federacia Letera Muzeo en la komunumo Ŝvico. La letero estas pergameno je la formato 320 x 200 mm kaj enhavas 17 latinajn versojn kaj du koneksaj sigeloj.

La teksto[redakti | redakti fonton]

Esperanta Traduko:

Citaĵo
 En la nomo de Dio. Amen. La publika famo kaj bono postulas, ke al pacaj ordigoj estas donita durativa valideco.— Tial ĉiuj personoj de la valo Urio, la tuteco de la valo Ŝvico kaj la komunumo de la homoj de la suba valo de Untervaldo konsiderante la perfidon de la tempo por pli bona protekto kaj por ilia pluekzisto donis reciproke asistadon, konsilon kaj prosperigon kun korpo kaj havo ene de iliaj valoj kaj ekster, je ilia tuta povo kontraŭ ĉiuj kaj ĉiu, kiuj uzas perforton kontraŭ aŭ premas malpravecon je ili aŭ unu el ili.— Kaj ĉiaokaze ĉiu komunumo donis ĵure al la alia helpon mempagante la defendon kaj la redonon de malbonvola atako kaj malpraveco, renovigante la malnovan, ĵure fortigitan federacion, - sed ĉiamaniere, ke ĉiu servu dece en sia rango al sia estro. — Ni ankaŭ unuvoĉe laŭdis kaj difinis, ke en la valoj ni ne akceptu juĝiston, kiu ricevis la oficon per mono aŭ mona valoro aŭ ne estas nia enlandano. — Ekas disputo inter federaciuloj, tiam la plej racioj inter ili estu intervenantaj kaj al ili, kiuj ne akceptas la paroladojn, la aliaj kontraŭiru. — Precipe estas difinita, ke, tiu, kiu mortigas alion senkulpan malamikece, se li ne povas certigi la kulpon de tiu, tial estu mortigita kaj, se li povis fuĝi, ke li ne reiru. Kiu sorbas kaj protektas lin, estu forpelenda, ĝis la federaciuloj revokas lin. — Se iu damaĝas je iu federaciulo per brulo, tiu ne estu respektota kiel landulo, kaj kiu lin protektas en la valoj, havas anstataŭan agodevon al la damaĝito. — Kiu disrabas federaciulon, ties bono en la valoj respondecu je la damaĝkompenso. — Neniu garantiaĵigu al alio ol konfesita ŝuldanto aŭ garantianto, kaj ankaŭ tiam nur kun la permeso de lia juĝisto. — Krome ĉiu obeu je sia juĝisto kaj, se necese, marku la juĝiston, al kiu li devas respondi, en la valo. — Se iu ne obeas je la juĝisto kaj se per tio iu federaciulo estas damaĝata, tiam ĉiuj aliaj devas kontentigi lin. — Se milito aŭ diskordo ekas inter federaciuloj kaj se iu parto volas eviti la bonigadon aŭ juĝdecidon, tiam la federaciuloj protektu la alian. — Tiuj ordoj estu, se Dio volas, validaj por longa tempo. Tion konfirmante, tiu ĉi dokumento estis kreita laŭ la deziro de la antaŭe nomitoj kaj konfirmita kun la sigeloj de la tri antaŭe nomitaj komunumoj kaj valoj. Okazinta en la jaro 1291 komence de aŭgusto. 


Latina originalo:

Citaĵo
 In nomine domini amen. Honestati consulitur et utilitati publice providetur, dum pacta quietis et pacis statu debito solidantur. Noverint igitur universi, quod homines vallis Uranie universitasque vallis de Switz ac communitas hominum Intramontanorum Vallis Inferioris maliciam temporis attendentes, ut se et sua magis defendere valeant et in statu debito melius conservare, fide bona promiserunt invicem sibi assistere aŭilio, consilio quolibet ac favore, personis et rebus, infra valles et extra, toto posse, toto nisu contra omnes ac singulos, qui eis vel alicui de ipsis aliquam intulerint violenciam, molestiam aut iniuriam in personis et rebus malum quodlibet machinando. Ac in omnem eventum quelibet universitas promisit alteri accurrere, cum necesse fuerit, ad succurrendum et in expensis propriis, prout opus fuerit, contra impetus malignorum resistere, iniurias vindicare, prestito super hiis corporaliter iuramento absque dolo servandis antiquam confederationis formam iuramento vallatam presentibus innovando. Ita tamen, quod quilibet homo iŭta sui nominis conditionem domino suo convenienter subesse teneatur et servire. Communi etiam consilio et favore unanimi promisimus, statuimus ac ordinavimus, ut in vallibus prenotatis nullum iudicem, qui ipsum officium aliquo precio vel peccunia aliqualiter comparaverit vel qui noster incola vel conprovincialis non fuerit, aliquatenus accipiamus vel acceptamus. Si vero dissensio suborta fuerit inter aliquos conspiratos, prudenciores de conspiratis accedere debent ad sopiendam discordiam inter partes, prout ipsis videbitur expedire, et que pars illam respueret ordinationem, alii contrarii deberent fore conspirati. Super omnia autem inter ipsos extitit statutum, ut, qui alium fraudulenter et sine culpa trucidaverit, si deprehensus fuerit, vitam ammittat, nisi suam de dicto maleficio valeat ostendere innocenciam, suis nefandis culpis exigentibus, et si forsan discesserit, numquam remeare debet. Receptatores et defensores prefati malefactoris a vallibus segregandi sunt, donec a coniuratis provide revocentur. Si quis vero quemquam de conspiratis die seu nocte silentio fraudulenter per incendium vastaverit, is numquam haberi debet pro conprovinciali. Et si quis dictum malefactorem fovet et defendit infra valles, satisfactionem prestare debet dampnificato. Ad hec si quis de coniuratis alium rebus spoliaverit vel dampnificaverit qualitercumque, si res nocentis infra valles possunt reperiri, servari debent ad procurandam secundum iusticiam lesis satisfactionem. Insuper nullus capere debet pignus alterius, nisi sit manifeste debitor vel fideiussor, et hoc tantum fieri debet de licencia sui iudicis speciali. Preter hec quilibet obedire debet suo iudici et ipsum, si necesse fuerit, iudicem ostendere infra [valles], sub quo parere potius debeat iuri. Et si quis iudicio rebellis exstiterit ac de ipsius pertinatia quis de conspiratis dampnif[i]catus fuerit, predictum contumacem ad prestandam satisfactionem iurati conpellere tenentur universi. Si vero guerra vel discordia inter aliquos de conspiratis suborta fuerit, si pars una litigantium iusticie vel satisfactionis non curat recipere complementum, reliquam defendere tenentur coniurati. Suprascriptis statutis pro communi utilitate salubriter ordinatis concedente domino in perpetuum duraturis. In cuius facti evidentiam presens instrumentum ad peti[ci]onem predictorum confectum sigillorum prefatarum trium universitatum et vallium est munimine roboratum. Actum anno domini m° cc° Lxxxx° primo incipiente mense Augusto. 


Celo[redakti | redakti fonton]

En la teksto estas menciataj Urio, Ŝvico kaj Nidvaldo, sed ne Obvaldo. Sed la dokumento estas signita kun la sigelo de Untervaldo, kiu validis kaj je Nidvaldo kaj je Obvaldo. Povas esti, ke Obvaldo poste aliĝis al la Federacio. Sed ankaŭ la latina nomo por Nidvaldo estas necerta, kaj ankaŭ la valo de Urseren povas esti la menciita loko. Sigela kompletigo (eble ĉirkaŭ la ejo de la Batalo de Morgarten 1315) ne estus malkutima.

La dokumento ne havas ekzaktan daton. Onidire ĝi estis skribata “komence de aŭgusto” 1291, kio ja ne signifas, ke tiu estis je la 1-a de aŭgusto. La fondiĝa dato estis jam metita kiel oficiala naskiĝtago per la nove renaskiĝinta intereso je la Federacia Letero en la jaro 1891 per la Federacia Konsilio.[1] La 1-a de aŭgusto estas ekde tiam la Svisa nacia tago.

La Federacia Letero estas fundamente jura dokumento, kiu post la morto de la germana reĝo Rudolfo la 1-a (mortis la 15-an de julio 1291) gravigis la juran sekurecon ĝenerale, konfirmis la ekzistintajn rilatojn per la loka nobeleco kaj tiel estu certiginta la landan pacon. Nur du el sep paragrafoj estas grava por la milita helpo, la dominanta parto de la teksto okupiĝas pri la kriminala kaj civila juro. Speciale estas menciita, ke nur viroj propraj povas esti juĝistoj, ke tiel proceso ne okazu ĉe fremda princo.

En la Federacia Letero ne estas menciata la fondiĝo de defenda ligo, ankaŭ ĝi ne estas komprenenda kiel kontraŭstaro kontraŭ la Habsburgoj. La habsburgaj regantoj ne prizorgis pri la lokoj de la malnovaj federaciuloj kaj habsburgaj fortikigejoj ne estas konataj en la ena Svislando — La burgo Zwing Uri menciata en Wilhelm Tell de Ŝillero estas legendo. Tamen estas transdonita, ke Rudolfo metis neŝatatajn voktojn en la ĉirkaŭejo de la malnova Federacio, tiel ekzemple Ulrich von Ramschwang en Sankt-Galo. Li estis elpelita tuj post la morto de Rudolfo, kaj la princo-abato Wilhelm von Montfort certigis al siaj civitanoj specialajn rajtojn similforme la 31-an de julio.

Postaj imputoj[redakti | redakti fonton]

Jam en la 19-a jarcento, speciale ĉe la 600-jara jubileo 1891, oni donis al la Letero tiun atenton, kiun ĝi nun ankaŭ havas. Antaŭe estis konsiderita kiel fondiĝa dokumento de la Sviso ofte la Federacia Letero de Brunnen, kiu estis farita la 9-an de decembro 1315 post la Batalo de Morgarten. La Rütlischwur, kiu ne rilatas kun skribita letero, datiĝas — kiel Tschudi transdonis — la 8-an de novembro 1307. Klare estas menciata en la Federacia Letero de 1291 pli frua interkonsento, kies teksto ne estas konservata kaj kiu eble ĝenerale ne ekzistis kiel dokumento. Tiel oni ne povas redukti la fondiĝon al unu okazaĵo (la kreiĝo de la Federacia Letero), sed oni devas konsideri ĝin kiel longan historian procezon. La Svisa Konfederacio formiĝis ĝis la fino de la 15-a jarcento el kohera, sed neniam ĉiujn lokojn komune ĉirkaŭiganta plektaĵo el ligoj.

La kritikema historiografio atentigis ekde 1966, ke la Federacia Letero estu certe imitaĵo el la 14-a jarcento aŭ el la tempo ĉirkaŭ 1400, kiel ili estis kutimaj en la mezepoko: Je tiu tempo, kiam manprenoj estis multe pli gravaj, dokumentoj nur estis kreitaj ĉe supra bezono, tial estis antaŭdatumo memkomprenebla. Klare tamen estas, ke la aĝo de la Federacia Letero estis difinita je tempo inter 1252 kaj 1312 per la radiokarbona datado.[2] Tiu signifas, ke la uzata pergameno aĝas tiel. La Federacia Letero devas esti konsiderita en la kunteksto kun sennombraj aliaj pacaj traktatoj de la tiama tempo, kiu evoluis al malnova ordo de la Svisa Ĵurkomunumo. Post kelkaj malordegoj en la Napoleona tempo ĉesis la Svisa Ĵurkomunumo jam kun la fondiĝo de la Federacio en 1848.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la somero 2006 ekskurseto al la ekspozicio Sister Republics en la muzeo por konstitucia historio, la National Constitution Center en Filadelfio (Usono), malkvietigis kelkajn dekstrajn grupojn. Tri SVP-naciokonsilioj volis aĉeti la identecigantan leteron, nur por eviti la pruntedonon. [3] La kontono malakceptis la propozicion senordan; speciale la aĉetebleco de la dokumento ne konformus al sia senco.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Roger Sablonier: Gründungszeit ohne Eidgenossen. Politik und Gesellschaft in der Innerschweiz um 1300. hier + jetzt Editejo por kulturo kaj historio, Badeno 2008, ISBN 978-3-03919-085-0.
  • Roger Sablonier: Der Bundesbrief von 1291. Eine Fälschung? Perspektiven einer ungewohnten Diskussion. en: Josef Wiget (eldonisto): Die Entstehung der Schweiz. Vom Bundesbrief 1291 zur nationalen Geschichtskultur des 20. Jahrhunderts. Historischer Verein des Kantons Schwyz, Schwyz 1999, ISBN 3-9520447-7-6, paĝoj 127–146.
  • Pascal Ladner: Urkundenkritische Bemerkungen zum Bundesbrief von 1291. en: Josef Wiget (eldonisto): Die Entstehung der Schweiz. Vom Bundesbrief 1291 zur nationalen Geschichtskultur des 20. Jahrhunderts. Historischer Verein des Kantons Schwyz, Schwyz 1999, ISBN 3-9520447-7-6, paĝoj 103–119.
  • Willy Woelfli, Georges Bonani: Datierung des Bundesbriefes mit Hilfe der Radiokarbonmethode. en: Mitteilungen des Historischen Vereins des Kantons Schwyz 84, 1992, paĝoj 27–31.
  • Anton Castell: Die Bundesbriefe zu Schwyz. Verlagsanstalt Benziger, Einsiedeln 1936.

Referencoj[redakti | redakti fonton]