Prezidanto de Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frank-Walter Steinmeier
Federacia Prezidanto de Germanio
Komenco de oficeco 19-a de marto 2017
Kanceliero Angela Merkel
Antaŭulo Joachim Gauck
Biografiaj datoj
Naskiĝo 5-a de januaro 1956
Detmold
Nacieco  Germanio
Vidu ankaŭ biografian portalon
vdr
Kastelo Bellevue en Berlino, sidejo de la Federacia Prezidanto

La Federacia Prezidanto de Germanio estas la ŝtatestro de Germanio, sed li ne estras la registaron (tiun estras la kanceliero). Kvankam li ne havas grandan potencon, li reprezentas la landon kaj subskribas la leĝojn.

Vilao Hammerschmidt en Bonno

La prezidanto estas elektata por kvin jaroj de la Federacia Kunveno, komuna asembleo, kiu konsistas el la membroj de la Bundestag kaj el egala nombro de membroj elektitaj de la parlamentoj de la federaciaj landoj (Landtage). En 2004 estis elektita Horst Köhler, kiu abdikis la 31-an de majo 2010. Ĝis elektiĝo de nova prezidanto oficos komisare la prezidanto de la Federacia Konsilio.

Inter la jaroj 1949 kaj 1999 la prezidantoj de Germanio havis formalan sidejon en la klasikisma Kastelo Bellevue en (okcidenta) Berlino, sed la fakta sidejo estis la same klasikisma vilao Hammerschmidt en Bonno. Ekde 1999 la kastelo en Berlino estas la unua kaj la vilao en Bonno nur la dua sidejo.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de prezidantoj de Germanio.


Prezidantoj ekde 1949[redakti | redakti fonton]

Frank-Walter SteinmeierJoachim GauckChristian WulffHorst KöhlerJohannes RauRoman HerzogRichard von WeizsäckerKarl CarstensWalter ScheelGustav HeinemannHeinrich LübkeTheodor HeussKarl Arnold


Prezidantoj de la Federacia Respubliko Germanio
nomo (naskiĝo - morto) partio ekofico fino de la ofico baloto(j)
1 Theodor Heuss
(1884–1963)
FDP 13-a de septembro
1949
12-a de septembro
1959
1949/54
2 Heinrich Lübke
(1894–1972)
CDU 13-a de septembro
1959
30-a de junio
1969
1959/64
3 Gustav Heinemann
(1899–1976)
SPD 1-a de julio
1969
30-a de junio
1974
1969
4 Walter Scheel
(1919–2016)
FDP 1-a de julio
1974
30-a de junio
1979
1974
5 Karl Carstens
(1914–1992)
CDU 1-a de julio
1979
30-a de junio
1984
1979
6 Richard von Weizsäcker
(1920–2015)
CDU 1-a de julio
1984
30-a de junio
1994
1984/89
7 Roman Herzog
(1934–2017)
CDU 1-a de julio
1994
30-a de junio
1999
1994
8 Johannes Rau
(1931–2006)
SPD 1-a de julio
1999
30-a de junio
2004
1999
9 Horst Köhler
(* 1943)
CDU 1-a de julio
2004
30-a de junio
2010
2004/09
10 Christian Wulff
(* 1959)
CDU 1-a de julio
2010
17-a de februaro
2012
2010
11 Joachim Gauck
(* 1940)
senpartia 18-a de marto
2012
18-a de marto
2017
2012
12 Frank-Walter Steinmeier
(* 1956)
SPD 19-a de marto
2017
- 2017

Ekde la 17-a de februaro 2012 (demisio de Christian Wulff) ĝis marto 2012 (elekto de lia posteulo) la ofico vakis. Kiel anstataŭanto servis dume Horst Seehofer, prezidanto de la Federacia Konsilio.

Kiel nova Prezidanto de Germanio estis elektita pastro Joachim Gauck, kiu havas oficialan subtenon de preskaŭ ĉiuj gravaj politikaj partioj kaj tial grandan ŝancon iĝi elektita.