Federacia Kanceliero (Germanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacia Kanceliero
Bundeskanzler
emblemo
Olaf Scholz, kanceliero ekde la 8-a de decembro 2021
Olaf Scholz,
kanceliero ekde la 8-a de decembro 2021
publika posteno
Kanceliero de Germaniopremiero
Komenco 1949 vd
Antaŭe Leading Minister • Regna Kanceliero vd
Lando(j) Germanio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Federacia Kanceliero (germane Bundeskanzler) havas la funkcion de ĉefministro kaj estas la estro de la federacia registaro de Federacia Respubliko Germanio, ekde 1949 de okcidenta Germanio kaj ekde 1990 de la reunuigita lando. Tiu persono nomumas la ministrojn, gvidas la ministrajn kunvenojn kaj direktas la politikon de Germanio - principe la posteno kompareblas la la posteno de ĉefministro en aliaj administraj unuoj.

Laŭ la protokolo tiu persono estas la kvara post la federacia prezidento, la prezidanto de la federacia parlamento Bundestag, kaj la prezidanto de la federacia konsilio (kiu reprezentas la regionojn). Tamen la kanceliero estas la plej potenca germana politikisto.

Post kiam necesas elekti novan kancelieron (ekzemple post balotoj), la federacia prezidento prezentas al la parlamento kandidaton, kiu bezonas absolutan plimulton por elektiĝi. Ĝis nun ĉiuj elektoj tiel sukcesis. Se la parlamento ne elektas tiun kandidaton, la parlamento mem havas 14 tagojn por prezenti kaj elekti kandidaton kun absoluta plimulto. Post tiu periodo sufiĉas relativa plimulto, sed tiam la ŝtata prezidanto ankoraŭ devas decidi ĉu nomumi la elektiton kanceliero aŭ ĉu dissolvi la parlamenton por novaj balotoj. Oficperiodo de registaro kaj sekve ankaŭ de la kanceliero estas kvar jaroj, post tiu tempo nepre devas okazi nova parlamenta baloto, kiu difinas novan kancelieron, sed la periodo ĝis nova parlamenta baloto ankaŭ povas esti mallongigata laŭ fiksaj reguloj (precipe per la supre skizita dissolvo de la parlamento per la ŝtata prezidanto).

La parlamento povas esprimi sian malfidon al la kanceliero, sed nur "konstruktive" (konstruktiva voĉdono pri malfido). Tio signifas ke la parlamento devas samtempe elekti novan kancelieron kun absoluta plimulto, ankaŭ sen aparta parlamenta baloto.

La nuna kanceliero estas ekde la 8-a de decembro 2021 la politikisto de la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD) Olaf Scholz.

Ĝis nun, pli multan tempon politikistoj de la kristandemokratia partio (CDU) estis la federaciaj kancelieroj. Al tiu partio apartenis la unua kanceliero de okcidenta Germanio, Konrad Adenauer (kiu regis 14 jarojn, de 1949 ĝis 1963), kaj poste ankaŭ Helmut Kohl kaj Angela Merkel, kiuj ambaŭ regis 16 jarojn. La plej konataj socialdemokrataj federaciaj kancelieroj estis Willy Brandt kaj Helmut Schmidt.

Historie, jam en 1867-1870 la estro de la registaro de la Nordgermana Federacio estis nomata federacia kanceliero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]