Federacia laborjura tribunalo de Germanujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekstera aspekto, 2011.
La granda salonego por kunsidoj.

La Federacia laborjura tribunalo (germane: Bundesarbeitsgerichtshof - BAG), estas tutgermane responsa kortumo kun sidejo en Erfurto. Tiu ĉi kortumo estas sur la pinto de la laborjura jurisdikcio en Germanujo. Administras kaj inspekte kontrolas la BAG-on la ministerio pri laboro kaj socialaj aferoj en akordigo kun la mInistro pri justico, kvazaŭ simile al la reguligo koncerne la Federacian tribunalon pri socialaj aferoj (Bundessozialgericht) en Kaselo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nur post la Dua mondmilito la laborjura jurisdikcio separitis disde la ĝenerala [1]. La en 1949 ekvalidiginta Germana konstitucio en la artikolo 96 (hodiaŭ: art. 95) projekte igis la laborjuraĵojn memstara branĉo de la jura sistemo kun propra kortumo. La 1-an de oktobro 1953 realigitis la leĝo per la instalo de tia kortumo, kiu ekfunkciis en aprilo 1954 en Kaselo.

Transloĝiĝo kiel signo de germana reunuiĝo[redakti | redakti fonton]

Post la Turniĝo la sendependa Federacia komisiono (Föderalismuskommission) decidis en majo de 1992 transloki la tribunalon en Turingion; en la 1993-a jaro oni voĉdonis por Erfurto kiel sidejo. Ek de 1999 finiĝis la translokiĝo kaj la tribunalo estis inaŭgurita ĉe ekstera fortikaĵa remparo de la citadelo Petersberg en moderna kaj arkitekture elstara konstruaĵo.

Estris la kortumon ek de la 1-a de marto s-rino Ingrid Schmidt.

Kompetenteco[redakti | redakti fonton]

Laborjura jurisdikcio ĉefe okupiĝas pri kvereloj inter dungantoj kaj dungataj, sed fojfoje ankaŭ pri tiuj inter la dungitoj mem. Ekster tio tiaj kortumoj tiras al si kvereletojn sekvantajn el kolektivaj laborkontraktoj kaj pretas prijuĝi agadojn jure neklarajn dum strikoj.

De la komenco, la ideo separi la tuton de civila jurisdikcio estis plirapidigo de decidoj kaj ŝparo de mono, en la intereso de la dungitoj (kiuj plejfoje estas la akuzantoj). Per arbitracioj tamen nenio estu juĝita, krome kazoj koncerne salajrojn, se la du kontraŭuloj antaŭe estis konsentintaj pri arbitraciado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hartmut Oetker, Ulrich Preis, Volker Rieble: Festschrift 50 Jahre Bundesarbeitsgericht. Verlag C. H. Beck, München 2004, ISBN 3-406-51533-9
  • Gesine Weinmiller, Klaus Kinold: Das Bundesarbeitsgericht zu Erfurt, Richter Verlag; 2003. ISBN 3-933807-41-7.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]