Federacio Internacia de Volejbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacio Internacia de Volejbalo
Fédération Internationale de Volleyball
FIVB
emblemo
flago
internacia sporta federacio • volleyball association
Komenco 1947
Antaŭe International Amateur Handball Federation vd
Sidejo Laŭzano   Svislando
Tipo sporto (flugpilkado)
Ĉefestro(j) Paul Libaud vd
Membro de Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj • Association of Summer Olympic International Federations vd
Estr(ar)o Lua‑eraro: bad argument #2 to 'formatDate': invalid timestamp '20px'. Ary Graça
Lingvoj

angla lingvo
franca lingvo
rusa lingvo
hispana lingvo
ĉina lingvo
araba lingvo

Retejo http://www.fivb.org/
Twitter @FIVBVolleyball
vdr

La Federacio Internacia de Volejbalo (france Fédération Internationale de Volleyball, FIVB) estas la monda asocio de ĉiuj naciaj sportaj organizaĵoj pri volejbalo (resp. flugpilkado) kaj plaĝa volejbalo (resp. plaĝa flugpilkado). Ĝi inter alie ĉiun kvaran jaron organizas la Mondan Ĉampionadon pri Volejbalo, kiu trovigas al unu el la naciaj teamoj la titolon de monda ĉampiono de vira respektive virina flugpilkado. La federacio fondiĝis en 1947, kaj ĝia sidejo ekde la jaro 1984 troviĝas en la urbo Laŭzano de Svislando.[1]

Profilo kaj historio

La fonda kongreso okazis inter la 18-a kaj 20-a de aprilo 1947 en la Granda Hotelo de Parizo, post kiam pluraj eŭropaj naciaj asocioj pri volejbalo instigis fondon de internacia federacio. La fondon partoprenis asocioj el 14 nacioj de kvin kontinentoj. La unua prezidanto iĝis la franco Paul Libaud. Parizo ankaŭ estis la unua federacia sidejo. Sian unan celon la federacio atingis du jarojn pli poste, kiam okazis la unua Monda Ĉampionado pri Volejbalo , tiam nur pri viraj teamoj. Turniro por virinaj teamoj unuafoje estis en 1952.

Kiam la Internacia Olimpika Komitato (IOK) en 1964 enprenis volejbalon en la programon de la Someraj Olimpikoj, 89 naciaj asocioj estis membroj de la internacia federacio FIVB. En 1969 estis enkondukita la turniro pri la Volejbala Mondpokalo, kiu ekde 1991 estas kvalifikiĝo por la sekvajara Somera Olimpiko.

Post kiam la meksikano Rubén Acosta Hernandez en 1984 transprenis la taskon de prezidanto de Paul Libaud, la federacio translokiĝis al Lozano kaj intensivigis la strebojn pri mondvasta disvastiĝo de volejbala sportado. Inter la tiucelaj iniciatoj estis la enkonduko de ĉiujaraj turniroj por viroj kadre de la Volejbala Monda Ligo (angle Volleyball World League) ekde la jaro 1990 kaj por virinoj kadre de la Volejbala Monda Granda Premio (angle Volleyball World Grand Prix) ekde la jaro 1993. Aliaj tiucelaj paŝoj estis la enpreno de plaĝa volejbalo en la programon de la Someraj Olimpikoj en 1996 kaj iuj ŝanĝoj en la regularoj, kiuj celis plialtigi la publikan intereson en turniraj matĉoj. En junio 2008 Rubén Acosta Hernandez demisiis el sia posteno; nova prezidano iĝis la ĝistiama vicprezidanto Ŭei Ĝiĵong el Ĉinio.

Laŭ la stato de somero 2011 en la internacia federacio membras 218 naciaj asocio - ĝi sekve laŭ tiu stato estas la sporta federacio kun plej da naciaj membroasocioj.

Taskoj

La precipa tasko de la federacio estas la supervido de ĉiuj formoj de volejbalo kaj plaĝa volejbalo. La federacio unuavice koncentriĝas pri la tutmonda planado kaj organizado de internaciaj volejbalaj eventoj. En tio ĝi proksime kunlaboras kun aliaj internaciaj organizaĵoj kiel la Internacia Olimpika Komitato. La monda federacio fiksas la regularojn pri kvalifikiĝoj kaj internaciaj turniroj kaj krome decidas pri pli specifaj temoj kiel teamaj prezentoj kaj reguloj pri interŝanĝoj de temanoj dum matĉoj.

La organizaĵo estas la plej supera internacia instanco pri volejbalo kaj inter alie decidas pri suspektoj de dopado kaj pri ŝanĝiĝanta nacieco de volejbalistoj. Ĝi publikigas ranglistojn pri plej bonaj naciaj teamoj kaj de virinoj kaj de viroj, kiuj estas la bazo por poziciigoj de naciaj teamoj komence de internaciaj turniroj.

La federacio organizas la sekvajn turnirojn:

  • Volejbala turniro en la Someraj Olimpikoj
  • Monda Ĉampionado pri Volejbalo
  • Volejbala Monda Ligo (angle Volleyball World League) por viraj teamoj
  • Volejbala Monda Granda Premio (angle Volleyball World Grand Prix) por virinaj teamoj
  • Volejbala Mondpokalo (angle Volleyball World Cup)
  • Swatch FIVB World Tour (interkontinenta plurloka turniro pri plaĝa volejbalo)

Krome la federacio ankaŭ partoprenas en la organizado de pluaj eventoj de internacia signifo, ekzemple kvalifikigaj turniroj por la Someraj Olimpikoj kaj por la Mondaj Ĉampionadoj.

Per kunlaboro kun amaskomunikilaj partneroj kaj sponsoroj la federacio penas subteni la tutmondan diskonatiĝon kaj disvastiĝon de la sporto volejbalo. Inter alie en mondaj regionoj, kie la sporto ankoraŭ ne estas aparte populara, instaliĝas volejbalaj centroj, kaj aparte en tiaj regionoj, turniroj ne atingantaj internaciajn standardojn de la federacio, estas organize subtenataj.

Organizado

la kontinentaj konfederacioj de la internacia federacio FIVB

La federacio havas ampleksan organizan strukturon. Parto de tiu strukturo estas administra estraro (angle nomata board of administration), ekzekuta komitato kaj pluraj komisionoj kaj konsilioj, kiuj traktas apartajn temojn kiel medicino, arbitraciado, turniroj kaj financoj.

La federacio estas la tegmenta strukturo de kvin kontinentaj konfederacioj:

  • en Afriko: Confédération Africaine de Volleyball (CAVB)
  • en Azio kaj Oceanio: Asian Volleyball Confederation (AVC)
  • en Eŭropo: Confédération Européenne de Volleyball (CEV)
  • en Nord- kaj Mezameriko inkluzive de Karibio: North, Central America and Caribbean Volleyball Confederation (NORCECA)
  • en Sudameriko: Confederación Sudamericana de Voleibol (CSV)

Al ĉiu kontinenta konfederacio kompreneble apartenas la koncernaj naciaj asocioj.

Notoj kaj referencoj

  1. Fédération Internationale de Volleyball (angle). The International Olympic Comittee. Alirita 9-a de marto 2014.

Eksteraj ligiloj