Federacio Malio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacio Malio
Plena origina nomo:
Federation du Mali
 Franca Sudano
 Senegala respubliko
19591960 Malio 
Senegalo 

historia lando • suverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
1 436 190 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
6 900 000 (en la jaro 1960)
Ŝtat-strukturo
Estiĝo:
la 17-an de januaro 1959 (difino enkadre de Franca unio)
Pereo:
la 20-an de aŭgusto 1960 (disfalo je Senegalo kaj Malio)
Antaŭaj ŝtatoj:
Franca Sudano Franca Sudano
Senegala respubliko Senegala respubliko
Postsekvaj ŝtatoj:
Malio Malio
Senegalo Senegalo
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Federacio Malio estis unuiĝo de du okcident-afrikaj aŭtonomaj teritorioj (Sudana Respubliko kaj Senegalo) fine de la franca kolonia epoko. La federacio ekvalidis la 4-an de aprilo 1959, sendependiĝis de Francio la 20-an de junio 1960 (sed restis membro de la Franca Komunumo), poste malfondiĝis la 20-an de aŭgusto de 1960, post eliĝo de Senegalo. Ambaŭ landoj iĝis sendependaj, Senegalo restis membro de la Franca Komunumo, la Sudana Respubliko alprenis la nomon Respubliko Malio.