Federacio de Niĝerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacio de Niĝerio
1-a de oktobro 1960 – 1-a de oktobro 1963

historia lando • Komunuma reĝlando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
45 211 614
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Federacio de Niĝerio aŭ en angla Federation of Nigeria estis ŝtato antaŭa al la nuntempa Niĝerio. Ĝi ekzistis inter la 1-a de oktobro de 1960 kaj la 1-a de oktobro de 1963.

Kiam la brita regado finis en 1960, La Niĝeria Sendependiga Act de 1960[1] transformis la Federacion de Niĝerio en sendependa suverena ŝtato membro de la Komunumo de Nacioj. Niĝerio kunhavis la suverenecon (Britia monarko Elizabeto la 2-a) kun la aliaj ŝtatoj membroj de la Komunumo de Nacioj. La monarkaj konstituciaj roloj estis ĉefe delegitaj al la Ĝeneralaj Guberniestroj de Niĝerio. La reĝa sukcedo estis regata de la angla Act of Settlement de 1701. Du gravuloj tenis la postenon de Ĝenerala Guberniestro:

  1. Siro James Wilson Robertson, oktobro 1960 - 16-a de novembro 1960
  2. Nnamdi Azikiwe 16-a de novembro, 1960 – 1-a de oktobro, 1963

Abubakar Tafawa Balewa tenis la postenon de ĉefministro (kaj registarestro).

La Federacia Respubliko Niĝerio ekekzistis en la 1-a de oktobro 1963.[2] La monarkio estis nuligita kaj Niĝerio iĝis Respubliko ene de la Komunumo de Nacioj. Sekve al la nuligo de la monarkio, la iama Ĝenerala Guberniestro Nnamdi Azikiwe iĝis Prezidento de Niĝerio.

Elizabeto la 2-a ne vizitis la Federacion de Niĝerio inter 1960 kaj 1963. Ŝi ja vizitis ĝin en:

  • 1956 (28-a de januaro – 16-a de februaro): kiel Reĝino de la Unuiĝinta Reĝlando
  • 2003 (3-a – 6-a Decembro): kiel Ŝtatestro de la Komunumo de Nacioj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nigeria Independence Act 1960, 8 & 9 Eliz. 2 c.55
  2. Nigeria Republic Act 1963, c. 57

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]