Federala Sperto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federala Sperto
Federala Sperto
Federala Sperto
Aŭtoro Edmond Privat
Eldonjaro 1958
Urbo Hago
Eldoninto Universala Ligo
Paĝoj 78
vdr

Federala sperto estas libro pri mondfederismo verkita de Edmond Privat kaj publikigita de Universala Ligo en 1958[1]. La franclingva versio de tiu ĉi libro aperis jam en 1942[2]; la esperantlingva versio tamen estas komplete reverkita kaj aktualigita.

Privat verkis tiun libron sub la impreso de la Dua Mondmilito, per kiu evidentiĝis la fiasko de la Ligo de Nacioj. Lia baza tezo estas, ke nacia suvereneco povas esti danĝera, kaj ke federacio kun potencaj centraj organoj estas pli vivkapabla ol nura ligo de suverenaj ŝtatoj. Tiun ĉi tezon li ilustras per prezento de du "sukcesoj" - Usono kaj Svislando - kaj unu "malsukceso" - La Ligo de Nacioj. Li skribas pri la rezisto, kiun siatempe renkontis la starigo de usona federacio en 1787 kaj de svisa federacio en 1848 (ekzemple pro la onidira malsameco de la unuopaj nordamerikaj kolonioj respektive la svisaj kantonoj), kaj pri la prospero, kiu fine rezultis el la sukcesa unuigo de tiuj landoj al federacio.

Privat kritikas, ke la Unuiĝintaj Nacioj sekvis la eraran vojon de la Ligo de Nacioj, ĉar ankaŭ ili "ne kuraĝis forigi la danĝeran suverenecon de la membro-ŝtatoj". Privat pledas por pluevoluigo de la UN al duĉambra sistemo: Aldone al ties Ĝenerala Asembleo (la kunveno de la ŝtatoj) ekzistu dua kunveno elektota de la popoloj laŭ proporcio de la loĝantoj. Li favoras ne nur la kreon de monda parlamento, sed ankaŭ la starigon de monda registaro kaj tutmonda polico.

La ideoj el "Federala sperto" reaperas en la aŭtobiografio "Aventuroj de Pioniro" de Privat, kiu konkludas tie, ke multaj el liaj idealoj fariĝis realo, kun du ĉefaj esceptoj: "Restas ankoraŭ inter la aferoj, kiuj okupas mian tempon, la ĝeneraligo de mondlingvo kaj la kreo de vera federala mondregistaro."

Per sia libro, Privat celis ĉefe fari kontribuon favore al monda paco. En la 21-a jarcento, liaj argumentoj plu vekas ioman atenton en la Esperanto-movado rilate al la diskuto pri Parlamenta Asembleo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, sed ankaŭ rilate al eŭropa federismo kiel ebla solvo de la EU-ŝuldokrizo.

Eksteraj ligiloj

greke Federala sperto rete legebla

Referencoj

  1. Edmond Privat, Federala sperto. Studo pri du sukcesoj kaj unu malsukceso. Komparo inter: Unuiĝintaj Ŝtatoj Amerikaj - Svisa Konfederacio - Ligo de Nacioj, Universala Ligo, Hago 1958, 78 p.
  2. Edmond Privat, Trois expériences fédéralistes: États-Unis d'Amérique - Confédération suisse - Société des Nations, Neuchâtel, Baconnière [1942], 109 p.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.