Federico Consolo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Federico CONSOLO (18411906) estis Sanmarina violonisto kaj komponisto. Li komponis la nacian himnon de San Marino.

Li naskis en Ancona. Post li studis la violinon ĉe Giorgetti en Florenco kaj ĉe Vieŭtemps en Bruselo, kaj komponadon ĉe Fétis kaj Liszt, li ludis kun granda sukceso je preskaŭ ĉiuj kortoj en Eŭropo kaj la Oriento. En 1884, pro nerva malsano, li devis maldaŭrigi la ludadon de violino. Li translokiĝis al Florenco, kaj koncentriĝis al komponado. Liaj verkoj inkluzivas kelkajn orientajn verkojn, koncertojn kaj "Shire Yisrael" ("Libro dei Canti d'Israel," Florenco, 1891) kolekton de sefardaj sinagogaj melodioj kaj originaj komponaĵoj. Li poste faris arkeologajn studojn, verkadon pri musika notado, kaj speciale pri musiko en la biblio. Li estas kavaliro de kelkaj ordenoj en diversaj ŝtatoj.

Fontoj[redakti]

  • angla Vikipedio
  • JewishEncyclopedia