Federico Fellini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federico Fellini
Artista portreto de Giulietta Masina kiel Gelsomina kun klaŭna vizaĝo kaj senkulpula mieno, nome rolulo kiu ŝi poste ripetos por aliaj filmoj de Fellini.[1]

Federico FELLINI [federiko fellini] (naskiĝis la 20-an de januaro, 1920, mortis la 31-an de oktobro 1993) estis itala reĝisoro kaj scenaristo.

Fellini naskiĝis en Rimini. Sian unuan filmon li faris en la jaro 1951: Lo sceicco bianco. Famon li gajnis tri jarojn poste, per La strada, kies ĉefrolon prezentis lia edzino Giulietta Masina. En la jaro 1993 li gajnis Oskaron pro sia dumviva agado. Li mortis en Romo.

Biografio

Infanaĝo kaj junaĝo

Federico Fellini naskiĝis en Rimini el familio de meza klaso: lia patrino, Ida Barbiani, romana, estis hejmmastrino; lia patro, Urbano, vendoreprezentanto de likvoroj, dolĉajoj kaj aliaj manĝajoj, naskita en Gambettola, nome vilaĝo okcidente de Rimini. Federico studis en la mezlernejo «Giulio Cesare»[2] kie li malkovris sian talenton por dezajno; li sentis admiron por la usona dezajnisto Winsor McCay, kreinto de la rolulo de bildliteraturo "Little Nemo".

En sia infanaĝo, la juna Federico montris grandan intereson por la filmoj de Charles Chaplin kaj por la usonaj bildstrioj, kaj eĉ asertis en 1966, ke tio kondukis al lia emo por aventuro, fantasto, groteska kaj humora. El tio li prenis emon por la bildoj kontraŭ la horizonto kaj aliajn similajn eĉ por la tuta filmado.[3]

Ekkariero

Federico Fellini, Giulietta Masina,
Carla del Poggio (1925 - 2010) kaj Alberto Lattuada.

Antaŭ fini la mezlernadon, Fellini ekkunlaboras kun gazetaro kiel dezajnisto; la plej grava estis la kunlaboraĵo kun la ĵurnalo Il 420, kiun eldonis Nerbini. Ĉirkaŭ 1937-38, kun 17 aŭ 18 jaroj, Nerbini dungis lin kiel korektiston de prespruvoj de ties gazetaro, kaj tiel la juna Fellini pasigis 7 aŭ 8 monatojn en Florenco. Li ankaŭ ixgis scenaristo de la serio Flash Gordon, kun dezajnoj de George Toppi, kiam la faŝista registaro malpermesis la importadon de usona bildliteraturo kaj italoj artistoj devis pluigi ilin por ne seniluziigi ties legantoj (sekvantoj).[3]

Komence de 1939 li translokiĝis al Romo, kun ekskuzo ĉeesti en la Universitato de Juro, sed kun la intenco iĝis ĵurnalisto. Post monatoj, Fellini premieris en aprilo de 1939 en la ĉefa satira itala gazeto, Marc'Aurelio, redaktorita de Vito de Bellis. Post sukceso ĉe Marc'Aurelio, Fellini ricevis multajn laborproponojn kaj monpromesojn.

Dum tiuj unuaj jaroj li ekverkis komediajn sekvencojn (scenojn) por konataj aktoroj kiaj Aldo Fabrizi kaj Erminio Macario en Imputato, alzatevi! kaj Lo vedi come sei... lo vedi come sei? en 1939. Fellini produktis ankaŭ desajnojn (ĉefe krajone surpapere), ofte humorajn portretojn kaj politikajn karikaturojn, kaj tiele la juna Fellini ekkonis kinon: lia unua sukceso estis kiel reklamista dezajnisto por filmoj. Avangardista dum la epoko de la Faŝismo, liaj unuaj verkoj estis por la Alleanza Cinematográfica Italiana (ACI), produktora entrepreno de Vittorio Mussolini, filo de Benito Mussolini, tra kiu li konis Roberto Rossellini.

Fellini kaj la radio

Juna Fellini.

En 1941 li ekkunlaboris kun la Ente Italiano Audizioni Radiofoniche (EIAR), kiel mallonga sed fruktodona fazo kiel verkisto por la radio. La epoko de Fellini en la radio markis la ekon de la artisto en la mondo de la spektaklo kaj en la rilato kaj ama kaj arta kun Giulietta Masina. En la lastaj jaroj ŝi plenumis ĉirkaŭ naŭdek scenararojn de Fellini, inklude la prezentaĵojn de programoj de muziko, revuoj, radio, al la fama serio Cico kaj Pallina. La serio aperis inter 1942 kaj 1943, kaj rakontis la historion de juna paro.

En julio de 1943, Giulia prezentis Federico-n al siaj gepatroj, kaj la paro geedziĝis oktobre samjare. La 22an de marto de 1954, Giulia kaj Federico havis filon, Pier Federico, kiu mortiĝis nur dek du tagojn post sia nasko.

La novrealisma fazo

Komence de la 1940-aj jaroj, Fellini konis Tullio Pinelli, nome dramaturgo, kaj ili kunfondis profesian asocion. Fellini kaj Pinelli redaktis la tekston kiu konatigos Aldo Fabrizi. En 1944, post la falo de la faŝismo en Romo ĵus liberigita el armeoj, li malfermis vendejon de portretoj kaj karikaturoj, nome The Funny Face Shop. En 1945 okazis la unua renkonto de Fellini kun Roberto Rossellini kaj ekis lia kontribuado al la filmo plej simbola de la itala kino de postmilito: nome Roma città aperta (Romo, malferma urbo). Fellini verkis ankaŭ scenarojn por aliaj reĝisoroj rekonitaj kiaj Alberto Lattuada (Senpie, La muelejo de la Pado), Pietro Germi (Nome de la leĝo, La urbo defendas sin) kaj Luigi Comencini.

Post kunlabori en la scenaroj de aliaj filmoj de Rossellini: Paisà (kamarado, 1946) kaj L´amore (Amo, 1948); kaj ekreĝisori kun Alberto Lattuada por Lumoj de varieteoj en 1950, lia unua soloa filmo kiel reĝisoro estis Lo sceicco bianco (La blanka ŝejko, 1951) ĉefrolulita de la komika aktoro Alberto Sordi kaj verkita de Michelangelo Antonioni kaj Ennio Flaiano. Dum la filmado de tiu komedio kaj satira kaj primoka kun nuancoj de la ĉieestanta novrealismo de la epoko, Fellini konis Nino Rota, la muzikisto kiu sekvos lin por la resto de lia kariero.[4]

La internacia sukceso

Franco Fabrizi (1926 - 1995) en Il bidone, 1955.

La aktorino Giulietta Masina, kun kiu edziĝis Fellini en 1943, iĝis lia absoluta muzo kaj la persono kaj fizika kaj ĉefe emocia kiu fascinis la publikon en oraj filmoj de la itala kino kiaj Il bidone, Le notti di Cabiria, La Strada, Giulietta degli spiriti kaj Ginger kaj Fred. Alia aktoro kiu aperas konstante en liaj filmoj estas Marcello Mastroianni, kiu studis ludadon en la sama lernejo kiel Masina, kaj kiu estis granda amiko de la reĝisoro. Fakte, Mastroianni aperas en kelkaj liaj plej gravaj filmoj, ĉiam kiel ĉefrolulo (inter ili La Dolce Vita kaj ). Fellini laboris ankaŭ kun geaktoroj kiaj Anita Ekberg, kiun li famigis, Sandra Milo, la jam menciitaj Alberto Sordi kaj Aldo Fabrizi, Anouk Aimée, Claudia Cardinale, Richard Basehart, Sylva Koscina, Freddie Jones aŭ Roberto Benigni.

La scenaristoj kun kiuj ĉiam li laboris (Bernardo Zapponni ekzemple), trovis manierojn kunigi dialogojn kaj strukturojn kun la plastiko, esprimivo kaj enorma personeco kina de Fellini (rakontemo, enkadrigto, temaro pri revaro, pasio, krudeleco, feliĉo, senespero, diferencoj, ekstravaganco, provokado, humoro, mediteraneemo...), kaj ĉio tio aperas furioze en la granda majoritato de liaj filmoj.

La maturiĝo

Lia maturiĝo estas markita de distanciĝo el la kritikaro kaj de perdo de amasa enspezado ĉe la merkato koincide kun du ŝlosilaj aferoj: nome la fino de la hegemonio de la grandaj usonaj kaj eŭropaj studioj, kaj la generacia rompo tiom radikala kiu okazis en la komenco de la 1970-aj jaroj, kun la hegemonio de la televido kiel distra motoro ĉiutaga de la granda majoritato de la publiko, akompane de la fabrikado de nova invento kiu ŝanĝis la koncepton de la kinindustrio: nome la hejma video.

La superado de la kino de klasika strukturo malbonigis la karieron de la kinisto ĉar, paradokse, estas tiam kiam la itala reĝisoro iĝis —almenaŭ ŝajne— pli konvencia en siaj proponoj kaj lia kino "ekmodiĝis" antaŭ la novaj tendencoj de la eŭropa kino (la filozofia klasikismo de François Truffaut, la politika engaĝiĝo de Pier Paolo Pasolini, la stetikaj kaj formalaj plinovigoj de Bernardo Bertolucci, la poezio kaj metafiziko de Andrei Tarkovski, la hegemonio de la novaj kaj junaj kreantoj (Rainer Werner Fassbinder, Wim Wenders, Carlos Saura, Ken Russell, Vilgot Sjöman, Hristo Popov). Tamen tiam Fellini penas kaj faras pli malgrandajn kaj personajn verkojn, per malplia buĝeto sed pli arte, ekzemple por: I clowns (La klaŭnoj, 1970); Roma, (1972); Prova d'orchestra (orkestrotrejnado, 1979) aŭ E la nave va (Kaj la ŝipo iras, 1983).

Filmaro

Estas tri momentoj en la filmaro de tiu reĝisoro: komenco ĉe la tendenco novrealista hegemonia en la itala kino de la 40-aj kaj 50-aj jaroj, ĝis I vitelloni, 1953; la internacia famo kaj ekonomia sukceso, Oskar-premioj ktp. (La strada, La noktoj de Kabirio, La dolce vita, Julieto de la spiritoj, La Satirikono, Casanova kaj Amarcord); kaj la maturiĝo, markata de distancigo disde la krítikaro kaj de la perdo de ekonomia enspezo ĉe la merkato.

Foto de Anthony Quinn kiel Zampano en La Strada, 1956

Kiel scenaristo kaj reĝisoro

  • Luci del varietà (1950) (kun Alberto Lattuada)
  • Lo sceicco bianco (1951)
  • I vitelloni (1953)
  • L'amore in città (1953) (ero de Un'agenzia matrimoniale)
  • La strada (1954)
  • Il bidone (1955)
  • Le notti di Cabiria (1956)
  • La dolce vita (1960)
  • Boccaccio '70 (1962) (ero de Le tentazioni del Dottor Antonio)
  • Otto e mezzo (1963)
  • Giulietta degli spiriti (1965)
  • Histoires extraordinaires (1968) (ero de Toby Dammit, baze sur la novelo de Edgar Allan Poe "Never Bet the Devil Your Head")
  • Fellini: A Director's Notebook (1969)
  • Satyricon (1969)
  • I clowns (1970)
  • Roma (1971)
  • Amarcord (1973)
  • Il Casanova di Federico Fellini (1976)
  • Prova d'orchestra (1978)
  • La città delle donne (1979)
  • E la nave va (1983)
  • Ginger e Fred (1985)
  • Intervista (1987)
  • La voce della luna (1990)

Kiel scenaristo kontribua

Federico Fellini kunlaboris kun Alberto Lattuada
  • L'ultima carrozzella (1943) (reĝ. Mario Mattoli) Kunscenaristo
  • Roma, città aperta (1945) (reĝ. Roberto Rossellini) Kunscenaristo
  • Paisà (1946) (reĝ. Roberto Rossellini) Kunscenaristo
  • Black Eagle (1946) (reĝ. Riccardo Freda) Kunscenaristo
  • Il delitto di Giovanni Episcopo (1947) (reĝ. Alberto Lattuada) Kunscenaristo
  • Senza pietà (1948) (reĝ. Alberto Lattuada) Kunscenaristo
  • Il miracolo (1948) (reĝ. Roberto Rossellini) Kunscenaristo
  • Il mulino del Po (1949) (reĝ. Alberto Lattuada) Kunscenaristo
  • Francesco, giullare di Dio (1950) (reĝ. Roberto Rossellini) Kunscenaristo
  • Il Cammino della speranza (1950) (reĝ. Pietro Germi) Kunscenaristo
  • La città si difende (1951) (reĝ. Pietro Germi) Kunscenaristo
  • Persiane chiuse (1951) (reĝ. Luigi Comencini) Kunscenaristo
  • Il brigante di Tacca del Lupo (1952) (reĝ. Pietro Germi) Kunscenaristo
  • Fortunella (1979) (reĝ. Eduardo De Filippo) Kunscenaristo
  • Lovers and Liars (1979) (reĝ. Mario Monicelli) Fellini ne aperas en la personaro

Notoj

  1. Roger Ebert, Chicago Sun-Times, La Strada http://www.rogerebert.com/reviews/la-strada-1994%7Cpublisher=Ebert Digital Alirita la 6an de oktobro 2013
  2. http://www.liceocesarevalgimigli.it/pagina.asp?id_rubrica=137&codice_categoria=9768&id_categoria=79&id_contenuto= Historia, Liceo Classico Giulio Cesare
  3. 3,0 3,1 Deklararo de Federico Fellini en 1966, kolektitaj de Claudio Bertieri en Los comics humorísticos "a la italiana" por la "Historia de los Comics", volumeno II, kajero 14, Toutain, Barcelono, 1982, pp. 365 al 372.
  4. Tullio Kezich, Su la Dolce Vita con Federico Fellini, Venezia, Marsilio, 1996.

Bibliografio

  • Fellini, Federico (1988). Comments on Film. Ed. Giovanni Grazzini. Trans. Joseph Henry. Fresno: The Press of California State University at Fresno.
  • — (1993). I disegni di Fellini. Ed. Pier Marco De Santi. Roma: Editori Laterza.
  • — kaj Damian Pettigrew (2003). I'm a Born Liar: A Fellini Lexicon. New York: Harry N. Abrams, Inc. ISBN 0-8478-3135-3
  • — kaj Tullio Pinelli. Trip to Tulum. Trans. Stefano Gaudiano and Elizabeth Bell. New York: Catalan Communications.
  • Alpert, Hollis (1988). Fellini: A Life. New York: Paragon House. ISBN 1-55778-000-5
  • Bondanella, Peter (ed.)(1978). Federico Fellini: Essays in Criticism. New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-502274-2
  • — (1992). The Cinema of Federico Fellini. Princeton University Press. ISBN 0-691-00875-2
  • — (2002). The Films of Federico Fellini. Cambridge: Cambridge University Press.ISBN 9780521575737.
  • Burke, Frank, kaj M. R. Waller (2003). Federico Fellini: Contemporary Perspectives. Toronto: University of Toronto Press. ISBN 0-8020-7647-5
  • Kezich, Tullio (2006). Federico Fellini: His Life and Work. New York: Faber and Faber. ISBN 978-0-571-21168-5
  • Miller, D. A. (2008). 8½. Hampshire: Palgrave Macmillan.
  • Marta Sanz, *"Cigüeñas", en kelkaj aŭtoroj, Ellos y ellas. Relaciones de amor, lujuria y odio entre directores y estrellas (kuneldonistoj: Hilario J. Rodríguez kaj Carlos Tejeda). Calamar Ediciones /Festival de Cine de Huesca, 2010.