Federico García Lorca

El Vikipedio

(Alidirektita el Federico GARCIA LORCA)
Saltu al: navigado, serĉo
Federico García Lorca
Lorca.jpg
Federico García Lorca
Dato de naskiĝo 5-an de junio 1898
Loko de naskiĝo Fuente Vaqueros, Hispanio
Dato de morto 19-an de aŭgusto 1936
Loko de morto Víznar
Nacieco hispano
Sukcesis kiel poeto, dramisto, pentristo

Federico GARCÍA LORCA [federiko garsia lorka] (naskiĝis la 5-an de junio 1898 en Fuente Vaqueros, apud Granado, mortpafita la 19-an de aŭgusto 1936 en Víznar) estis hispana poeto kaj dramisto, ankaŭ pentristo, pianisto kaj komponisto. Oftaj temoj en liaj verkoj estas amo kaj morto kaj la konflikto inter liberiĝemo kaj tradicio.

Li loĝis en Residencia de Estudiantes (1919 - 1928), kie li konversaciadis kun Guillén, Rafael Alberti, Salvador Dalí kaj Luis Buñuel. Ili formis Generacion de 1927. Li fondis revuon Gallo en 1928. De 1929 al 1930 li vizitis Novjorkon. Post la alveno de Dua Hispana Respubliko en 1931, li kunlaboris por popolklerigaj iniciatoj kiel vaganta kompanio de universitata teatro La Barraca.

Post armea insurekcio, kiu komencis Hispanan Enlandan Militon, li estis kaptita de anoj de Francisco Franco, kiuj ekzekutis lin. La nova registaro malpermesis lian verkaron. Ĝis 1971, la malpermeso ne estis tute nuligita.

Enhavo

[redakti] Biografio

  • 1898. Li naskiĝas en familio de terposedanto kaj instruistino.
  • Ĝis 1908. Li loĝas en vilaĝoj, eklernas kaj ekkonas ankaŭ naturon kaj andaluzian kulturon.
  • 1910-1915. Mezlernejo en Granada. Li studas ankaŭ muzikon.
  • 1915. Li studas en universitato de Granada juron kaj beletron.
  • 1916. Li ekverkas.
  • 1919. Li ekloĝas en Madrido.
  • 1920. Malsukceso de la ludo de lia teatraĵo El maleficio de la mariposa.
  • 1921-1922. Li fakulas pri flamenko.
  • 1923. Li diplomiĝas pri juro en la universitato de Granada.
  • 1926-1928. Li prelegas.
  • 1929-1930. Veturado al Usono, Kubo ktp. Tre fruktodona epoko.
  • 1932. Unuaj veturadoj kun La Barraca, kiuj daŭros ĝis 1935.
  • 1933-1934. Teatraj sukcesoj, eĉ en Argentino.
  • 1936. Li partoprenas en agado favore al la Popola Fronto. En julio li estas en Granada, kiam eksplodas la Hispana Enlanda Milito. Li estas malliberigita la 16an de aŭgusto kaj mortigita la 18an aŭ 19an en Víznar.

[redakti] Famaj verkoj

  • Libro de poemas (1921)
  • Canciones (1927)
  • Mariana Pineda (1928)
  • Romancero gitano (1928)
  • Poema del cante jondo (1931)
  • Bodas de sangre (1933)
  • Yerma (1934)
  • Doña Rosita la soltera (1935)
  • Poeta en Nueva York (eldonita 1940)
  • La Casa de Bernarda Alba (eldonita 1945)

[redakti] En Esperanto aperis:

  • Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba / Trad.: Miguel Fernández. - Madrido : La Misma, 1987. - 229 p. - (Serio Oriento-Okcidento ; 23)

[redakti] Tio aperis pri la aŭtoro:

[redakti] Rete legebla: