Federiko Visconti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federiko Visconti
Itala kardinalo
Persona informo
Federico Visconti
Naskiĝo 4-a de decembro 1617
en Milano,  Italio
Morto 7-a de januaro 1693
en Milano,  Italio
Tombo Katedralo de Milano vd
Religio katolika eklezio vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Familio
Dinastio Visconti vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
ĉefepiskopo de Milano
Dum 1681-1693
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Federiko VISCONTI (naskiĝis en Milano, en la 4-a de decembro 1617 - mortis en Milano, en la 7-a de januaro 1693) estis itala kardinalo kaj ĉefepiskopo de Milano inter 1681 kaj 1693, nomumita de la papo Inocento la 11-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de la grafo Karlo Viskonti, la lasta el ses fratoj. Li studis en la Kolegio de Brera, en Milano, pli malfrue enmatrikuliĝis en la Kolegio Borromeo, en Pavio, kaj diplomiĝis pri juro en la Universitato de Bolonjo. Konsilita de sia onklo Francesco Borromeo, episkopo de Cremona, li ordiniĝis sacerdoto kaj translokiĝis al Romo. Tamen, post kelka tempo li reiris al Milano, kie li servis kiel dioceza sacerdoto. En 1644, li fariĝis advokato; inter 1646 kaj 1662 li aktivis kiel "primicerio", triarangulo en la kanonikejo de la Katedralo de Milano, kaj inter 1651 kaj 1652 prefekto de la Ambrozia Biblioteko.

En 1658, li estis sendita al Romo de la kanonikaro de la katedralo, kie la papo Aleksandro la 7-a nomumis lin referendario[1] de la Tribunaloj de la Apostola Signaturo. Li partoprenis en la administrado de la Papaj Ŝtatoj, aktivis kiel guberniestro en Tivoli, Città di Castello kaj Montalto. En 1667, li reiris al Romo, kaj fariĝis aŭditoro de la Romia Rotao, posteno kiun li okupis ĝis 1681.

En la 23-a de junio 1681, li estis indikita kiel ĉefepiskopo de Milano. Li konsekriĝis kiel episkopo en la 10-a de aŭgusto 1681, en Romo, el la manoj de la kardinalo Gasparo di Carpegna (1625-1714)[2]. En la 1-a de septembro de tiu sama jaro li estis nomumita sacerdota kardinalo el la preĝejo de la Sanktuloj Bonifaco kaj Aleksio, kaj li faris sian solenan eniron al Milano kiel ĉefepiskopo en la 11-a de januaro 1682.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Referendario estas, laŭ PIV, Administracia ŝtatoficisto, havanta rangon k funkciojn tre diversajn laŭ la landoj.
  2. Enciclopedia Italiana

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]