Fehértó
El Vikipedio
Fehértó (fehErtO) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Csorna. La loknomo estas hungare: blanka-lago.
Bazaj informoj [redakti]
- Poŝtkodo: 9163
- Telefonkodo: 96
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 470
Situo [redakti]
La komunumo situas sur ebenaĵo for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero, laŭ traira flankovojo. La apudaĵo apartenas al Nacia parko Őrség-Hanság. Csorna troviĝas 13, Győr 26, Mosonmagyaróvár 27 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1368. En la vilaĝo kolĥozo funkciis inter 1945-1992.
Vidindaĵoj [redakti]
La komunumo havas katolikan preĝejon. Apud la vilaĝo troviĝas lago Fehér, kie ĉiujare kunvenas ornitologoj.
