Feina ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Feina ŝterno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Ŝterno Sterna
Specio: Feina ŝterno Sternula nereis
Pallas 1764
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sternula nereis - MHNT

La Feina ŝterno (Sternula nereis) estas marbirdo el la familio de la Ŝternedoj (Sternidae) kaj la genro Ŝterno (Sterna).

Disvastiĝo kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas eta ŝterno kaj troviĝas en la sudokcidenta Pacifiko. Oni distingas tri subspeciojn:

  • La Aŭstralia feina ŝterno (Sternula nereis nereis) kovas en Aŭstralio
  • La Nov-Kaledonia feina ŝterno (Sternula nereis exsul) kovas en Nova Kaledonio
  • La Nov-Zelanda feina ŝterno (Sternula nereis davisae) kovas en la nordo de Nov-Zelando. Tiu populacio transvintras ĉefe en Kaipara Haveno.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La feina ŝterno turnas kaveton en la sablo inter la fluslinio kaj la unua vegetaĵo. Ĝi furaĝas per fiŝoj en la najbareco de la tero, kaj tial malofte vidiĝas en la mezo de la maro. La plej maljuna birdo en Nov-Zelando aĝis 13 jarojn kaj en Aŭstralio 17 jarojn.[1]

Minaco[redakti | redakti fonton]

Freŝdata esplorado evidentiĝis ke la nombro da feinaj ŝternoj grave malpliiĝis. La stato sur la IUCN vundeblecolisto altiĝis je unu rango en 2008.[2]

La Nov-Zelanda subspecio jam dum jardekoj estas preskaŭ formortinta. La Department of Conservation planas protekti la restantajn 45 individuojn (12 parojn).[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.birdlife.org/datazone/speciesfactsheet.php?id=3281
  2. BirdLife International (BLI) (2008): [2008 IUCN Redlist status changes].
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-03. Alirita 2015-07-26.