Feked
El Vikipedio
Feked, kroate Feketić aŭ Fejket estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 19 6 km²
- Loĝantaro: 180
- Poŝtkodo: 7724
- Telefonprefikso: 69
- Koordinatoj: 46°10′03″N 18°33'29″E
Situo [redakti]
Feked situas sur mildaj deklivoj, fine de tre mallonga sakovojo, laŭ iama fervojo Pécs-Bátaszék, kiu funkciis inter 1911-1997.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio devenis el 1372 laŭ tiama hungara ortografio "Feketh". La komunumo senhomiĝis post la mezepoko dum dominado de la turkoj. En 1702 germanoj refondis la vilaĝon. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis al Germanio. En 2001 la germanoj estis 24 %.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo de 1756, en 1846 pligrandigita