Feketicj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Feketicj situas en la mapo en la verda munucipo
Mapo pri Municipo Mali Idoŝ
Kalvinana kaj luterana preĝejoj de Feketicj

Feketicj (feketitj), serbe Фекетић, slave Feketić, hungare Bácsfeketehegy, germane FeketitschSchwarzenberg estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Baĉka, en municipo de Mali Idjoŝ. La vilaĝo estas episkopejo de hungaraj kalvinanoj.

Bazaj informoj

Situo

Feketicj situas sur ebenaĵo, laŭ rojo. Baĉka Topola troviĝas 15, aŭtoŝoseo 2, fervojo 4 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1466 en formo Fekethegyhaz. La turkoj faris senhoma la vilaĝon en la 16-a jarcento, poste en 1785 hungaroj el Kunhegyes refondis ĝin. Poste ankaŭ germanoj alvenis. En januaro de 1849 la serboj bruldetruis la vilaĝon sed la loĝantoj rifuĝis, sed poste en julio la hungara armeo venkis la aŭstrojn. En 1883 la fervojo atingis la vilaĝon. En 1910 vivis en Bácsfeketehegy 5844 homoj, (3799 hungaroj, 2020 germanoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, al distrikto de Topolya, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj. En 2002 loĝis en Feketicj 4526 homoj, (hungaroj 2672 (62 %), serboj 726 (17 %), montenegranoj 682 (16 %), jugoslavianoj 46 (1 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ