Fekundeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fekundiĝemo)
Monda mapo de la homfekundeca kvoto je ŝtatoj aŭ regionoj, 2020

Fekundeco estas la kapablo de organismoj krei posteulojn. La vorto same validas por plantoj kaj fungoj kiel por bestoj inter ili homoj. La fekundeco estas koncepto tre profunde enradikiĝinta en la kultura historio de la homaro. En du dimensioj ĝi rilatas al la pluvivo de la homaro:

  • Unuflanke post la komenco de agrikulturo antaŭ pli ol 10.000 jaroj, la fekundeco de la kampoj kaj de la espereble kreskaj nutraj plantoj, samkiel la fekundeco de la dombestoj estis esence grava por la homoj.
  • Aliflanke la homa fekundeco, do la kapablo kaj de viroj kaj de virinoj generi idojn, ĉiam estis esenca homa zorgo. En ĉiuj kulturoj troveblas fekundigaj ritoj kaj simboloj pri fekundeco, kaj en la karakterizigoj de multaj dioj ilia fekundeco estas grava trajto.

Laŭ Kartaganoj, Tanit – de iuj asociita al Dido - estis diino de la fekundeco.

Malfekundeco[redakti | redakti fonton]

Malfekundeco (aŭ neologisme "sterileco") estas la kontraŭaĵo de fekundeco.

Interviki-Ligo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]