Felben-Wellhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felben-Wellhausen
Blazono de Felben-Wellhausen
Gastejo en Felben-Wellhausen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Frauenfeld
Koordinatoj  47° 34′ 38″ N 8° 56′ 34″ O / 47.57722 °N, 8.94278 °O / 47.57722; 8.94278 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 38″ N 8° 56′ 34″ O / 47.57722 °N, 8.94278 °O / 47.57722; 8.94278 (mapo)
Areo 7,3 km²
Alteco 395 m super marnivelo
Poŝtkodo 8552
Komunumkodo 4561
Mapo de Felben-Wellhausen
vdr

Pri la komunumo

Felben-Wellhausen estas komunumo en la distrikto Frauenfeld de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2286 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 2394 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Fakatrabdomo en Felben-Wellhausen

Felben-Wellhausen situas en la Turvalo sude de la rivero Turo oriente de la kantonĉefurbo Frauenfeld. La komunumo konsistas el la municipoj kaj setlejoj Felben, Wellhausen, Römerstrooss, Guetebärg kaj Welebärg.

Najbaraj komunumoj

Felben-Wellhausen limas en nordo al Pfyn, en oriento al Hüttlingen, en sudo al Thundorf, en okcidento al Frauenfeld, kaj en ordokcidento al Warth-Weiningen.

Trafiko

La stacidomo de Felben-Wellhausen situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Vinterturo kaj Weinfelden al Romanshorn kaj estas servata de la regiona trajnlinio 30 de THURBO AG. La komunumo ankaŭ havas facilan aliron al la nacia aŭtoŝoseo A1.

Historio

La unua dokumenta mencio de Felben datiĝas el la jaro 1178 kiel Velven.

La politika komunumo Felben-Wellhausen estis kreiita la 1-an de januaro 1983 per la kunigo de la du malnovaj municipkomunumoj Felben kaj Wellhausen.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto