Felcsút

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Felcsút (felĉUt) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Bicske. Estas 2 Csút en la proksimeco, tie Fel signifas supra, la alia loko estas malsupra aŭ suba.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas laŭ ĉefvojo Székesfehérvár-Bicske, en proksimeco de Bicske.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis tie restaĵojn el la bronzepoko kaj de romianoj. La unua mencio devenis el 1269 en formo "Felcsuth". Post la turka erao germanoj alvenis. En 1854 incendio okazis. Tie descendis flugmaŝino de György Endresz kaj Sándor Magyar, kiuj estis la unuaj hungaroj, kiuj traflugis la Atlantikon. Tiu ago estis protesto kontraŭ Traktato de Trianon.

En la vilaĝo naskiĝis Viktor Orbán, iama ĉefministro, unu el la motoroj dum la demokratiiĝo en 1989. Li iniciatis tie Futbalan Akademion.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]