Felgyő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Felgyő [feldjO] estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Csongrád (urbo).

Blazono de Felgyő

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Csongrád troviĝas je 6, Szeged je 53, Budapeŝto je 141 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La alvenintaj hungaroj havis tie komunumon, post la ŝtatiĝo ĝi havis ankaŭ preĝejon. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Post la turka erao familio Károlyi formis biencentron por tabakokulturistoj. La kampoj administre apartenis al Csongrád. En 1948 naskiĝis la memstara vilaĝo.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, poŝto, kuracejo.