Felibriĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Felibriĝo (en la okcitana: lo Felibritge laŭ la klasika normolou Felibrige laŭ la mistrala normo) estas beletra asocio fondita la 21-an de Majo 1854 far Frédéric Mistral kaj aliaj ses provencaj verkistoj, kies celo estas defendi kaj refortigi la okcitanan lingvon. Ĝia agad-kampo estas precipe kultura, sed dum ĝia historio iam rilatis al kelkaj politikaj okazaĵoj.

La felibriĝanoj estas nomitaj okcitan-lingve felibres (viroj) kaj felibresses (inoj).

Jura situacio de la okcitanoj en Francio komence de la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

El 1800 al 1804 estis ellaborita la Napoleona Kodekso. Inter aliaj ellaborintoj troviĝis la (montpelierano) Jean-Jacques de Cambacères (1753-1824), tiam ministro pri Justico, kaj la provenca Jean-Étienne Portalis (1746-1807), tiam ministro pri Kultoj. Ĝia apliko supozus la anstataŭigon kaj malaperon de la okcitana juro, skribita leĝaro el romid-visigota deveno kaj kataluna influo, favore al la franca juro, ĝermaneca kaj kutim-jura (neskribita leĝaro).

Ekde tiam, la okcitanaj elitoj, alienitaj el politika kaj lingva vidpunkto, engaĝis ilian estontecon al tiu de la Ŝtato kaj, malgraŭ kontroli ĝian aparaton, ne kapablos aŭ ne povos orienti ĝin propraprofite. La industriiĝo kaj moderniĝo de Francio estos, parte, ago de okcitanaj ministroj, sed nur utilos por akcentigi la dependecon de la Suda Francio kaj la ekonomia malekvilibro favore al la Nordo.

Tiel, la okcitana 19-a jarcento havos kiel ĉefaj karakteroj la nekapablon strukturi sin sociale kaj ideologie, kaj, sekve, la nekapablo starigi nacian depostulon klare kaj precize. Ankaŭ perdos specifan pezon ene de Francio ĉar kvankam la jaron 1801 la okcitana populacio egalis al 28% de la franca Ŝtato, la jaron 1975 falis al 22,5%.

Renovigita atento al Okcitanio[redakti | redakti fonton]

Kvankam franclingve, kelkaj intelektuloj ekinteresiĝis pri la lingvo kaj historio de la Midi (Sud-Francio), ĵus kiam tra la tuta Eŭropo romantikismo vekiĝis la intereson pri la lokaj kulturoj. Ni menciu kelkajn mejlŝtonojn:

  • Inter 1816 kaj 1821 la provencano François Raynouard (1761-1836) eldonis „Choix des poésies originales des troubadors”[1], leksika-lingva-beletra studo akompanita de okcitana gramatiko „Grammaire de la langue romane”.
  • La jaron 1819 Rochegude eldonas „Parnasse occitan” (Okcitana parnaso).
  • La jaron 1825 Antoine Fabre d'Olivet eldonas „La langue occitane restituée”, kie atentas pri la unueco de la okcitana lingvo kaj laŭdas la antikvan civilizacion detruita de la kruc-militoj.
  • La jaron 1840 aperis la postmorta verko de la franca Jacques Thierry (1795-1836) „Récits des temps des merovingiens”, kie interpretas la francan historion kiel batalo inter opresantoj (Nordo) kaj opresitaj (Sudo).
  • La jaron 1842 la montalbana Jean-Bernard Mary-Lafon (1812-1884) eldonis „Histoire poétique, religieuse et militaire du Midi de France” [2], sekvita la jaron 1868 de „La croisade contre les albigeoises” [3] kie ankaŭ analizas la rilatojn inter la venkinta lando (Francio aŭ la Nordo) kaj la venkita lando (Okcitanio aŭ la Sudo).
  • La jaron 1847 la daŭfinatano Simon d'Honnorat (1783-1852), vortaristo (leksikografo) kaj naturalisto, eldonis la „Dictionnaire provençal-française”, sekvita la jaron de 1849 de „Vocabulaire françois-provençal”, nova klopodo normigi la okcitanan skrib-manieron, laŭ la normoj de la provenca dialekto.
  • La nimesano François Guizot (1787-1874) redaktis „Histoire génerale de la civilisation en Europe”, kie ankaŭ konsideras la Midi-on kiel malsama kulturo, argumentante ke la vera Francio estas la Norda Francio.
  • La franca Jules Michelet (1798-1874) eldonis inter 1830 kaj 1869 „Histoire de France” (Historio de Francio), vera ofensivo naci-francisma, sed kie oni konsideras, el francia vidpunkto, ke la vera Francio troviĝas norde de la Midi.

Tiuj studoj kontribuis, kune kun aliaj, ne nur al popularigo de la vorto okcitana por fari referencon al la lingvo kaj Okcitanio por paroli pri la lando kie tiu lingvo estis parolata, sed ankaŭ vekiĝis intereson de la okcitanaj intelektuloj pri ilia lando kaj iliaj lingvo kaj kulturo.


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Elekto de originalaj poezioj de la trobadoroj
  2. Historio poezia, religia kaj milita de la Sudo de Francio
  3. La kruc-milito kontraŭ la albigensoj


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]