Felicia Langer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felicia Langer prelegante, 2008

Felicia LANGER (naskiĝinta la 9-an de decembro 1930 en Tarnów, Pollando) estas Israela advokato por homaj rajtoj kaj verkisto.

Ŝi fariĝis konata pro la defendo de palestinanoj akuzitaj pro politkaj deliktoj en Israele okupitaj palestinaj teritorioj (cisjordanio kaj Gaza-strio). Ŝi ankaŭ verkis plurajn librojn pri krimo kontraŭ homaj rajtoj fare de la Israela administracio de la okupita teritorio: ŝiaj libroj detaligas vastan aplikadon de torturo de malliberigitoj kaj ankaŭ regule okazantajn krimojn kontraŭ internacia juro, kiu ja malpermesas deportadon kaj kolektivan punadon.

En 1990 ŝi estis distingita per Premio de ĝusta vivo (ankaŭ konata kiel "Alternativa Nobel-premio")

Citaĵo
 ...for the exemplary courage of her struggle for the basic rights of the Palestinian people. ... pro la modela kuraĝo de ŝiaj penoj por bazaj rajtoj de la Palestina popolo. 
— El la dokumento de Right Livelihood Award

En 1991 ŝi ricevis la Bruno-Kreisky-Premion pro "Elstaraj atingoj sur la kampo de Homaj Rajtoj".

Vivo

Felicia Langer naskiĝis kiel Felicia Weit en juda familio en Pollando. En 1950 ŝi elmigris al Israelo kune kun sia edzo, Mieciu Langer, kiu estis transvivinta kvin Nazi-koncentrejojn. En 1965 ŝi finis sian studadon de juro per diplomo de la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Dum mallonga tempo ŝi laboris por advokatejo en Tel Aviv ĝis post la Sestaga milito en 1967. Ŝi forte kontraŭis la Israelan okupadon de Cisjordanio kaj Gaza-strio, kaj pro tio starigis sian advokatejon en Jerusalemo defendante Palestinajn politikajn arestitojn. "Mi estas parto de la alia Israelo, mi estas por justeco kaj kontraŭ ĉiuj tiuj, por kiuj konkludo el holokaŭsto estas la malamo, krueleco kaj sensentemo."

Malofte ŝi sukcese povis fini jurajn procesojn en sia 23-jara kariero. Kiel kulminon ŝi taksas la sukcesan kazon de Bassam Shaka, urbestro de Nablus en 1979: estante subtenanto de PLO li publike kritikis la Camp David interkonsenton, sekve li estis akuzita pro instigado de terorismo kaj estis ekzilita. Felicia Langer sukcesis, ke la apelacio estis akceptita de la Supera kortumo, sed mallonge poste Israela terorista grupo bombatencis kontraŭ Bassam Shaka, kiu perdis ambaŭ krurojn.

En 1990 Felicia Langer fermis sian advokatejon, foriris de Israelo kaj akceptis instrulaboron ĉe germana universitato. En intervjuo kun The Washington Post ŝi diris: "Mi decidis, ke mi ne plu volus esti figofolio por ĉi-tiu sistemo. Mi volas, ke oni komprenu mian foriron kiel manifestacion kaj kiel esprimon de mia malespero kaj aboneno pri la sistemo ... ĉar por Palestinanoj ni ne povas atingi justecon." En Germanio ŝi daŭrigas kiel aŭtoro de libroj advokatante por la Palestinian cause.

Distingoj

Publikaĵoj

angle:

  • With My Own Eyes (1975)
  • These Are My Brothers (1979)
  • An Age of Stone (1987)
  • Fury and Hope (1993) (autobiographical)
  • Appearance and Truth in Palestine (1999)
  • Miecius Report. Youth between the Ghetto and Theresienstadt (1999)
  • Quo vadis Israel? The new Intifada of the Palestinians (2001)

germane:

  • Laßt uns wie Menschen leben! Schein und Wirklichkeit in Palästina. Lamuv, Göttingen 1999 (2. Aufl.), ISBN 3-88977-538-1
  • Brücke der Träume. Eine Israelin geht nach Deutschland. Lamuv, Göttingen 1994 und 2002, ISBN 3889773850
  • Brücke der Träume. Eine Israelin in Deutschland. Lamuv, Göttingen 2003, ISBN 3889776329
  • Wo Haß keine Grenzen kennt. Lamuv, Göttingen 1995, ISBN 3-88977-397-4
  • Zorn und Hoffnung. Lamuv, Göttingen 2003 (3. Aufl.), ISBN 3-88977-440-7
  • Miecius später Bericht. Eine Jugend zwischen Getto und Theresienstadt. Lamuv, Göttingen 1999 (2. Aufl.), ISBN 3-88977-539-X
  • Quo Vadis Israel? Die neue Intifada der Palästinenser. Lamuv, Göttingen 2001 (2. Aufl.), ISBN 3-88977-615-9
  • Brandherd Nahost. Oder: Die geduldete Heuchelei. Lamuv, Göttingen 2004, ISBN 3-88977-644-2
  • Die Frau die niemals schweigt – Stationen eines Lebens. Lamuv, Göttingen 2005, ISBN 3889776647
  • Die Entrechtung der Palästinenser. 40 Jahre israelische Besatzung. Lamuv, Göttingen 2006

Eksteraj ligiloj

greke The Right Livelihood Award to Langer greke Al-Ahram article greke The Daily Star article greke Report of Langer's testimony before the World Peace Council International Inquiry Commission greke www.felicia-langer.de greke Botschafterin für eine bessere Welt der gegenseitigen Anerkennung, der Toleranz, der Gerechtigkeit (Laudacio de Werner Ruf okaze de Erich-Mühsam-Premio)

Vidu ankaŭ