Feliks Selmanowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Feliks Selmanowicz
Persona informo
Aliaj nomoj Karol Szach • Zagończyk
Naskiĝo 6-an de junio 1904 (1904-06-06)
en Vilno
Morto 28-an de aŭgusto 1946 (1946-08-28) (42-jaraĝa)
en Gdańsk
Mortokialo mortopafo
Tombo Garnizonowy Cemetery in Gdańsk
vdr
La foto de Feliks Selmanowicz, pseŭdonomo "Zagończyk"
La tomboj de Danuta Siedzikówna pseŭdonomo "Inka" kaj Feliks Selmanowicz, pseŭdonomo "Zagończyk" en la garnizona tombejo en Gdansko
La memor-tabulo de la taĉmento de Zygmunt Szendzielarz, pseŭdonomo "Łupaszka", en la Mariapreĝejo (Gdańsk)

Feliks SELMANOWICZ pseŭdonomo „Zagończyk”, konspira nomo: „Karol Szach” (naskiĝis la 6-an de junio 1904 en Vilno, mortis la 28-an de aŭgusto 1946 en Gdańsk) estis komandanto de la 2-a regiono de la 4-a Troki-Areo kaj taĉmentestro de Neŭtrala zono pola-litova, serĝento de Landlima Protekto-Korpuso, partizano, vicplotonestro kaj komandanto de Vilnaj Brigadoj de Pola Enlanda Armeo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pli juna filo de Franciszek kaj Anna Zacharewicz. Li finis kvin klasojn de gimnazio. Kune kun frato partoprenis polan-bolŝevikan militon en 1920 kiel 15-jara volontulo. En la jaroj 1921-1923 estis ligita kun militista spionejo de Pola Militistaro. En 1923 revenis al civila vivo kiel serĝento iĝante oficista laboranto. Edziniĝis al Apolonia Skoczyk, kun kiu havis filon Feliks, la geedzeco baldaŭ disfalis. Poste verŝajne havis ankaŭ filinon Regina, kies patrino kaj sortoj estas nekontaj.

Mobilizita denove la 25-an de aŭgusto 1939 al Landlima Protekto-Korpuso Regimento "Wilno". Post agreso de Sovetunio partoprenis defendajn batalojn kun Ruĝa Armeo. Post trapaso de pola-litova limo internigita de litovaj regopovoj. Baldaŭ fuĝis de militkaptitejo kaj revenis al Vilno. Tie ligis kontakton kun konspira movado, plejverŝajne kun organizaĵo „Koła Pułkowe” (Regimentaj Rondoj).

Post justica murdo kondamnita de komunistoj al senmemorigo kaj kune kun Danuta Siedzikówna ĵetita al kavo sub apudtombeja trotuaro.

La 8-an de januaro 2015 Instituto pri Nacia Memoro informis pri verŝajna trovo de la postrestaĵoj de Feliks Selmanowicz, pseŭdonomo "Zagończyk" kaj de Danuta Siedzikówna. La informon konfirmis ties prezidanto dum solenaĵoj okaze de la Nacia Memortago pri "Anatemitaj Soldatoj" la 1-an de marto 2015 en la Prezidenta Palaco.

En la jaro 2015 oni pruvis per la gen-atesto pri la postrestaĵoj de Danuta Siedzikówna kaj en la jaro 2016 de Feliks Selmanowicz, pseŭdonomo "Zagończyk". La Prezidento de Pollando Andrzej Duda decidis nomumi Danuta Siedzikówna al la oficira rango subleŭtenanto kaj Feliks Selmanowicz, pseŭdonomo „Zagończyk” al la rango subkolonelo. La 28-an de aŭgusto 2016 okazis la funebra liturgio kiun kuncelebris arkiepiskopo Sławoj Leszek Głódź en la Mariapreĝejo (Gdańsk) kaj poste en la garnizona tombejo en Gdansko okazis la ŝtata entombigo de "Inka" kaj Feliks Selmanowicz, pseŭdonomo „Zagończyk” kun partopreno en la ambaŭ eventoj i.a. la Prezidento de Pollando Andrzej Duda kaj la ĉefministrino Beata Szydło.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Distingita per Merit-Kruco de la Armeo de Centra Litovio kaj Memor-Medalo pro la Milito 1918-1921. Dum intermilita periodo ricevis du Medalojn pro Plurjara Soldatservo, kaj en 1932 Medalon de Dekjariĝo de Reakirita Sendependeco. En 1944 estis distingita de Komandanto de Enlanda Armeo per Batal-Kruco.

Distingita per la Ordeno de Renaskiĝinta Pollando kaj nomumita subkolonelo fare de Prezidento de Pollando Andrzej Duda.

Memorlokoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]