Feliks Koneczny

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Feliks Karol Koneczny naskiĝis la 1-an de novembro 1862 en Krakovo, mortis la 10-an de februaro 1949 en Krakovo. Pola historiisto kaj historiozofo, kreinto de originala koncepto de civilizacio. Estis ankaŭ bibliotekisto kaj ĵurnalisto.

Enhavo

Biografio[redakti]

Lia patro estis fervoja oficisto, kaj li mem finis kun distingo Gimnazion je la nomo de Sankta Jakvo en Krakovo. En la jaroj 1883-1888 studis historion ĉe Jagelona Universitato, titolon de doktoro gajnis danke al disertaĵo La plej malnovaj rilatoj de Inflantoj kun Pollando ĝis 1393. En la jaroj 1989-90 esploris vatikanajn arkivojn. Post la reveno laboris en Pola Akademio de Scipovoj. Poste laboris en ties biblioteko kaj de la Jagelona Universitato kaj samtempe agis i.a. en Slava Klubo. Tiutempe publikigis plurajn artikolojn en diversaj revuoj kune kun monata revuo „Świat Słowiański” (Slava Mondo), kiun li redaktis. De 1919 laboris en Universitato de Stefan Batory en Vilno, kiel asista profesoro, kie habilitiĝis en 1920 per disertaĵo Historio de Rusio ĝis 1449. En 1922 profesoriĝis. En la jaroj 1922-29 gvidis katedron pri historio de Orienta Eŭropo. Estis devigita pli frue emeritiĝi pro kvalifiko de la agoj de marŝalo Józef Piłsudski kiel tipaj por turana (armea) civilizacio. Post la milito eklaboris ĉe Jagelona Universitato, sed separita de didaktika laboro. En la jaroj 1946-48 publikigis multajn artikolojn dediĉitaj ĉefe al problemoj de memmastrumo kaj ekonomia historio.

Li mortis en Krakovo, enterigita du tagojn poste en familia tomba monumento en Salvatora tombaro. Funebran ceremonion partoprenis neniu de institucioj, kun kiuj li estis profesie ligita.

Kreado[redakti]

En siaj historiaj laboroj substrekis pozitivan influon de la katolika eklezio al evoluo de socio (montrante kiel dum konfliktoj de ŝtatrego kun la eklezio naskiĝis aŭtonomioj kaj konvinko pri rajtoj de socio rilate al reganto) kaj dominantan rolon de ideoj en la historio, ekz. en Teorio de Grunwald (1910) li montras ke venko super la kruckavaliroj estis rezulto ne tiom de armea domino, kiom supereco de la ideo pri memstareco de nacioj, prilaboritan de Stanislao de Skalbmierz kaj Paŭlo Włodkowic, super - estantaj morala kaj leĝa bazoj por kruckavaliraj uzurpoj - universalismoj imperiestra kaj papa. Ofte emfazis falsecon de determinismaj teorioj eksponante influon de eminentuloj al la historio. Li emfazis naciecan karakteron de polaj-germanaj konfliktoj, kaj poste de polaj-kruckavaliraj kaj liaopinie negativan rolon de judoj en la historio de Pollando. Li ankaŭ substrekis gravecon por esplori evoluon de administrado – Dzieje administracji w Polsce (Historio de administrado en Pollando; 1924), kaj ekonomian evoluon – Rzut oka na polskie dzieje gospodarcze (Ekrigardo al pola mastrumhistorio; 1918). Kun paso de la tempo Koneczny publikigis malpli da historiaj laboraĵoj favore al historiozofiaj.

Historiozofio[redakti]

Komenco de civilizaciaj konsideroj de Koneczny estis lia pripensado pri rilato de Pollando al Eŭropo, nia civilizacia valoro entute. Tio fruktis per artikolo Polska w kulturze powszechnej (Pollando en la universala kulturo) en duvoluma verko redaktita de Feliks Koneczny (1917 aŭ 1918) kaj samtempe estis komenco pri la libro O wielości cywilizacji (Pri plureco de civilizacioj). La unua pli vasta historiozofia laboraĵo de Koneczny estis Polskie Logos a Ethos. Roztrząsanie o znaczeniu i celu Polski (Pola Logos kaj Ethos. Pripensado pri la signifo kaj celo de Pollando) publikigita en 1921. Tio estas konsideroj pri la celo de Pollando kiel ŝtato kaj poloj kiel nacio. La celon li konceptis ne kiel ion donitan desupre, sed kiel elektitan libere, la gvidan ideon, ĉirkaŭ kiu koncentriĝas streboj de la nacio en donita historia periodo. Tia ideo devus rezulti de manifestitaj antaŭkapabloj dum evoluo de la nacio kaj devus konsideri bezonojn de la tuta homaro. Feliks Koneczny asertis, ke por la nomo nacio rajtas nur tiuj komunumoj, kiuj ĝuste posedas tian celon, alian ol la propra transdaŭro. Celo de Pollando - laŭ Koneczny – estis (aŭ devus esti) disvastigo kaj pruvado de supereco de morala leĝo en strebado al politika efiko kaj ankaŭ popularigo de la ideo de libervola unio inter nacioj, kies la plej perfektan ekzemplon li vidis en unioj polaj-litovaj. En la studenta jaro 1926/27 Koneczny lekciis en la Universitato al Stefan Batory 3 horojn semajne studobjekton Enkonkudo al scienco pri civilizacioj. En la sama tempo li publikigas kelke da artikoloj kaj broŝuroj historiozofiaj, i.a. Różnolitość cywilizacyjna Słowiańszczyzny (Civilizacia diverseco de slavaro; 1925), Bizantynizm niemiecki (Germana bizancismo; 1927), Kościół w Polsce wobec cywilizacji (Eklezio en Pollando fronte al civilizacio, 1928), Zawislość ekonomii od etyki (Dependeco de ekonomio de etiko; 1932) en kiuj formis propran komprenon de bazaj al sia historiozofio nocioj kiel ekzemple: civilizacio, trileĝo, kvinkunkso, personismo, individuismo, komunumeco.

La historiozofio de Koneczny atingis sian lastan formon en libro O wielości cywilizacyj (Pri plureco de civilizacioj, 1935), eldonitan okcidente sub la titolo On the Plurality of Civilisations, al kiu antaŭparolon verkis Arnold Toynbee, kaj en traktata kiel ĝia kompletigo libro Rozwój moralności (Evoluo de moraleco, 1938). Ilian daŭrigon sekvis pluraj libroj eldonataj postmorte: Cywilizacja Bizantyńska (Civilizacio bizanca), Cywilizacja Żydowska (Civilizacio juda), Państwo i Prawo w Cywilizacji Łacińskiej (Ŝtato kaj Leĝo en Civilizacio Latina). Historiozofio estis laŭ li esploro de historiaj leĝoj. Li komprenis ilin ne kiel determinismon, sed kiel konstantajn (multfoje ripetantaj en la historio) interdependojn inter ideoj, sistemoj sociaj, politikaj aŭ religiaj. Kontraŭbatalis ĉiajn determinismajn historiozofiojn kiel: marksismo, heglismo, teorioj de Towiański, Hoene-Wroński kaj Vico kaj ankaŭ rasismon kaj socian darvinismon. Opiniis, ke oni ne povas helpe de historiozofio antaŭvidi venontan evoluon de la homaro.

Teorio de civilizacio[redakti]

Civilizacio laŭ Koneczny estas „organiz-metodo de kolektiva vivo”. Estas multaj civilizoj (ne ekzistas kaj ne povas ekzisti unu civilizacio). Regas super ili civilizaciaj leĝoj. Koneczny distingis dekkelkajn historiajn civilizaciojn, el kiu sep ekzistas nuntempe:

  • araba
  • bizanca
  • bramana
  • ĉina
  • latina
  • turana
  • juda

Li ne ekskludis, ke estis kaj estas nuntempe signife pli da civilizacioj, sed nur la sepo ampleksas grandajn sociojn kaj havas realan influon al la monda historio. Civilizacioj diferenciĝas inter si unue pri trileĝo, t.e. per biena, familia kaj hereda leĝoj (la tri leĝokampoj ekzistas laŭ li en ĉiuj homaj socioj) kaj pri konceptado de abstraktoj apartenantaj al tiel nomata kvinkunkso: sano, riĉo, bono, vero kaj belo. Plej multe da diferencoj li vidas en la kampo de etiko. Inter diversaj etikoj li rimarkas formalajn similaĵojn, nome sep ĝeneralaĵojn – nociojn ekzistantaj en ĉiuj konataj etikoj: devo, altruismo, respondeco, justeco, konscienco, rilatoj al tempo kaj laboro. Al ĉi tiuj nocioj ĉiu etiko proponas sian propran diversan enhavon. Inter civilizacioj ne povas okazi sintezoj (ĉar kontraŭdiroj inter diversaj etikoj estas nekonkordeblaj). Provoj de sintezigo finiĝas per ekdominado de unu civilizacio super la alia (plejparte dominanta estas tiu, kiu altrudas pli malaltajn moralajn devojn), aŭ per ekesto de malciviliza miksaĵo, ne kapabla al evoluo kaj transdaŭro. Ekzemple en Pollando, laŭ Koneczny, krom dominanta la latina civilizacio estas influoj de civilizoj bizanca, turana kaj juda. En unuopaj civilizacioj diferenciĝas rilato de unuopulo al socio, rego kaj Dio.

Eksteraj ligiloj[redakti]

Kun ĉefe pollingvaj verkoj