Félix Díez Mateo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Felikso DIEZ (naskiĝis la 29-an de julio 1889 en Villaviudas) estis hispana esperantisto, instruisto, profesoro ĉe komerca universitato.

Li publikigis hispane diversajn lernolibrojn kaj multajn verkojn tradukitajn el germana, rusa, franca kaj angla lingvoj. Li estis esperantisto de 1906 kaj membro de la Lingva Komitato de 1921. Li instruis Esperanton en publikaj lernejoj, gvidis ĉiutagan Esperantan fakon en hispana ĵurnalo kaj "praktikan metodon" de Esperanto. Li Kunlaboris je Literatura Mondo kaj aliaj revuoj.

Ekzempla tradukaĵo

Ŝablono:Ĝermo-esperantisto